Lucjan Żeligowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucjan Żeligowski
Persona informo
Lucjan Żeligowski
Naskiĝo 17-an de oktobro 1865 (1865-10-17)
en Ašmiany
Morto 9-an de julio 1947 (1947-07-09) (81-jaraĝa)
en Londono
Tombo Armea Tombejo Powązki vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Rusia ImperioDua Pola RespublikoRespubliko Centra Litovio vd
Partio Nonpartisan Bloc for Cooperation with the Government vd
Profesio
Okupo oficiropolitikisto vd
Aktiva dum 1885– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lucjan ŻELIGOWSKI (17-an de oktobro 1865 en Njazviŝ, Belorusio, 9-an de julio 1947 en Londono) estis pola generalo, partorpenanto de la unua, dua mondmilitoj, pola-bolŝevika milito. Li estas konata kiel ŝtatestro de la efemera Respubliko de Centra Litovio.

Lucjan Żeligowski

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la sukcesa oficira lernejo, Żeligowski eksoldatis en 1885 en al rusa armeo kaj servis en la rusa-japana milito de 1904/05.

Post la februara revolucio de 1917, li agadis ĉefe je konstruo de pola armeo en Rusio. Poste li batalis kontraŭ la bolŝevikoj kun Denikin. En oktobro de 1918, li estis nomumita ĉefkomandanto pri ĉiu en Rusio batalantaj poloj. Post malvenko de Denikin kaj eko de la pola-boolŝevika milito, li retirirĝis al Besarabio. Tie li partoprenis en defendo de la rumanaj limoj. En aprilo de 1919, lia divizio retiriĝis al Pollando kie iĝis paro de la pola armeo.

Kiel persona amiko de Józef Piłsudski, Żeligowski baldaŭ iĝis generalo.

En Litovio[redakti | redakti fonton]

En oktobro de 1920, Żeligowski okupis la 12-an de oktobro 1920 la urbon Vilno en Litovio. Sekvatage proklamis li la sendependan Respublikon de Centra Litovio kun ĉefurbo de Vilno. Li agadis kiel militara diktatoro, sed transdonis la potencon al elektita parlamento, kiu decidis tuj aliĝi al Pollando.

1921-1947[redakti | redakti fonton]

En tiu periodo, li oficiris en la pola armeo, iĝis tristela generalo, ekde ministro pri defendo (1925-26).

Li publikigis siajn memoraĵojn pri la pola-bolŝevika milito (Wojna w roku 1920. Wspomnienia i rozważania aperis en 1930), konstibuis per artikoloj al polaj gazetoj. Inter 1935 kaj 1939, li estis parlamentano.

Post malvenko de Pollando en 1939, li fuĝis al Francio, sed en 1940 plu en Londonon, de kie li hejmenvenis nur liaj restaĵoj.