Lucky Luciano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucky Luciano
Persona informo
Naskonomo Salvatore Lucania
Naskiĝo 24-an de novembro 1897 (1897-11-24)
en Lercara Friddi,  Reĝlando Italio
Morto 26-an de januaro 1963 (1963-01-26) (65-jaraĝa)
en Napolo, Kampanio,  Italio
Mortokialo korinfarkto
Tombo St. John Cemetery
Lingvoj italaangla
Ŝtataneco Reĝlando ItalioItalioUsono
Subskribo Lucky Luciano
Familio
Amkunulo Igea Lissoni
Okupo
Okupo gangstero • mafiestro • racketeer • rum-runner • droglordo • loan shark
vdr

Charles LUCIANO (naskiĝis Salvatore LUCANIA[1] la 24-an de novembro 1897, mortis la 26-an de januaro 1962), pli bone konata kiel "Lucky Luciano", estis influa ital-devena gangstero, krima genio kaj krim-estro, kiu laboris plejparte en Usono.[2][3] Luciano estas konsiderata kiel la patro de la moderna organizita krimo en Usono pro sia establo de la unua Mafia Komisiono. Li estis ankaŭ la unua oficiala estro de la moderna Genovesa krimfamilio. Li estis, kune kun siaj asociitoj, instrumenta en la evoluado de la Nacia Krima Sindikato.

Luciano estis procesita kaj sukcese kondamnita pro deviga prostituado en 1936 post jaroj da enketado fare de la Distrikta Advokato Thomas E. Dewey. Li estis kondamnita al tridek-jara prizona daŭro, sed dum la dua mondmilito, interkonsento estis farita kun la Departemento de la Mararmeo per lia asociito Meyer Lansky por protekti la havenojn de Nov-Jorko kontraŭ aksaj U-boatoj. Dewey preskaŭ malzorgis fari sian parton de la interkonsento, kaj monatoj estis bezonataj por fine veni al solvo por liberigi Lucianon. Li estis deportita por vivi libere ekster Usono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lucky Luciano | American crime boss | Britannica.com
  2. Say How: I, J, K, L (Februaro 2011).
  3. Lucania. Arkivita el la originalo je 2020-09-10. Alirita 2019-06-23.