Luka Modrić
Luka Modrić estas kroata futbalisto. Li naskiĝis la 9-an de septembro 1985 en Zadar, do nun estas 38-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la britia klubo Tottenham Hotspur - antaŭe li en 2003-2008 estis profesia futbalisto de la klubo Dinamo Zagreb (sed en 2003-2004 prunte ludis en la teamo de la klubo Mostar Zrinjski kaj en 2004-2005 en tiu de Inter Zaprešić.
Krome Luka Modrić ekde la jaro 2006 estas membro de la kroata nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, post kiam li jam partoprenis ankaŭ la matĉojn pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008. Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la naciaj teamoj de sub-15-, sub-17-, sub-18-, sub-19- kaj sub-21-jaruloj.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Luka Modrić – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|