Danijel Pranjić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Danijel Pranjić
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1981 (1981-12-02) (42-jaraĝa)
en Našice
Lingvoj kroata
Ŝtataneco Kroatio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Danijel Pranjić estas kroata futbalisto. Li naskiĝis la  2-an de decembro 1981(nun 1981-12-02) en Našice, do nun estas 42-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Bayern München en Munkeno, Germanio - antaŭe li interalie estis profesia futbalisto de la kluboj NK Osijek, Dinamo Zagreb kaj SC Heerenveen. Krome Danijel Pranjić ekde la jaro 2004 estas membro de la kroata nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, kaj same estas membro en la teamo partoprenanta en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012.