Ivan Strinić
Ivan Strinić | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de julio 1987 (35-jara) en Split |
Lingvoj | kroata |
Ŝtataneco | Kroatio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Ivan Strinić estas kroata futbalisto en la pozicio de defendisto. Li naskiĝis la 17-an de julio 1987 en Split, Dalmatio, do nun estas 35-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Dnipro - antaŭe li en 2006-2007 estis profesia futbalisto de la klubo Le Mans B, en 2007-2008 de la klubo Hrvatski Dragovoljac de Novi Zagreb, urboparto de Zagrebo, kaj en 2008-2011 de la klubo Hajduk Split, en kies junulaj teamoj li jam membris ĝis la jaro 2006.
Krome Ivan Strinić ekde la jaro 2009 estas membro de la kroata nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la naciaj teamoj de sub-17-, sub-19- kaj sub-21-jaruloj.
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Ivan Strinić – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|