Ivan Strinić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ivan Strinić
Persona informo
Naskiĝo 17-an de julio 1987 (1987-07-17) (36-jaraĝa)
en Split
Lingvoj kroata
Ŝtataneco Kroatio
Okupo
Okupo futbalisto
vdr

Ivan Strinić estas kroata futbalisto en la pozicio de defendisto. Li naskiĝis la  17-an de julio 1987(nun 1987-07-17) en Split, Dalmatio, do nun estas 36-jara. Laŭ stato de la jaro 2012 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Dnipro - antaŭe li en 2006-2007 estis profesia futbalisto de la klubo Le Mans B, en 2007-2008 de la klubo Hrvatski Dragovoljac de Novi Zagreb, urboparto de Zagrebo, kaj en 2008-2011 de la klubo Hajduk Split, en kies junulaj teamoj li jam membris ĝis la jaro 2006.

Ivan Strinić en 2011

Krome Ivan Strinić ekde la jaro 2009 estas membro de la kroata nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuras pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012. Antaŭe li laŭ sia tiutempa aĝo jam membris en la naciaj teamoj de sub-17-, sub-19- kaj sub-21-jaruloj.