Luna Schweiger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luna Schweiger
Luna Schweiger en 2009
Luna Schweiger en 2009
Persona informo
Luna Schweiger
Naskiĝo la  11-an de januaro 1997(nun 1997-01-11) (27‑jara)
en en Berlino, Germanio
Lingvoj germana vd
Loĝloko Hamburgo vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater nekonata valoro vd
Familio
Patro Til Schweiger vd
Patrino Dana Schweiger vd
Gefratoj Valentin Florian SchweigerLilli SchweigerEmma Schweiger vd
Amkunulo Kevin von Anhalt vd
Parencoj Frédéric Lichtenberg vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Luna SCHWEIGER (naskiĝis la  11-an de januaro 1997(nun 1997-01-11) en Berlino, Germanio, do nun 27-jara) estas germana infana aktorino kaj la filino de Til Schweiger.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Luna Schweiger estas filino de la germana aktoro Til Schweiger kaj la usona mododezajnistino Dana Schweiger. Ŝi havas tri gefratojn: Valentin (frato), Lilli kaj Emma Schweiger (fratinoj).

En kineja filmo ŝi unuafoje aktoris en aĝo de dek jaroj: en la tiujare plej sukcesa germania kineja filmo Keinohrhasen ("senorelaj leporoj"). En la 2009 ŝi flanke de sia patro Til havis ĉefan rolon en la filmo Phantomschmerz. Krome ŝi havis pli etajn rolojn en la filmoj Zweiohrküken ("duorelaj kokidoj" - ambaŭ filmtitoloj aludas al strangaj memkudritaj infanludiloj) kaj Kokowääh. Same ekde la jaro 2011 ŝi kun siaj du fratinoj prezentas la pribestan germanlingvan televidan serion Die Pfotenbande ("la bestopieda bando").

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]