Luterana nova preĝejo (Békéscsaba)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Békéscsaba
Luterana preĝejego en Békéscsaba
Luterana preĝejego en Békéscsaba
Luterana kirko
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Békéscsaba
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Békés
Dato de konsekro 1824
Arkitektura priskribo
Konstrustilo empiro
Konstruado 1807–1824
Specifo
Enhaveco 3500 sidlokoj, 1500 starlokoj
Longo 55 m (interne)
Larĝo 27 m (interne)
Alto 75 m (turo); 27 m (navo interne)
Ligiloj
vdr

La Luterana nova preĝejego estas religia historia monumento en urbo Békéscsaba (Hungario). Ĝi estas la plej granda luterana preĝejo en Hungario.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 18-a jarcento la luterana malnova preĝejo iĝis strikta por la luteranoj, tial ili decidis konstrui pli grandan, dume lasi ankaŭ la malnovan preĝejon. La nova preĝejo konstruiĝis longe en la frua 19-a jarcenton. La turo pretiĝis en 1819. La altaro estis farita en Pest (urbo). La orgeno alvenis en 1822, oni renovigis ĝin en 1902 kaj 2000. Lastfoja plena renovigo okazis en 1978. En 2000 ŝtelistoj forprenis la raran ĉefaltaran bildon. En 2007 la altaro ricevis pli novan bildon.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejego situas sola, tamen tre proksime troviĝas la alia luterana preĝejo. La fasado estas impona havanta 3 enirejojn. Pli supre estas surskribo latine:„GLORIA SIT COELI DOMINO SIT GRATIA TERRIS. HEVS, ORATE PII, PAEANAQVE PSALLITE GENTES” (1820). La plej supre la turo altiĝas, sur la pinto estas stelo. Interne duetaĝa galerio ĉirkaŭas la navon. La predikejo estas 15 metrojn alta. La altara bildo prezentas Kriston sur la kruco. Super la altara tablo estas reliefo pri la Lasta vespermanĝo.

En la preĝejego foje okazas ankaŭ koncertoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Interna parto kun la orgeno
Interna parto kun la nova altara bildo