Luterana preĝejo (Dunaújváros)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de Dunaújváros
Luterana preĝejo de Dunaújváros
Luterana preĝejo de Dunaújváros
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dunaújváros
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Fejér
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Tamás Nagy (arkitekto)
Konstruado 19931996
Specifo
Enhaveco 200 sidlokoj
Ligiloj
vdr

La luterana preĝejo estas religia moderna konstruaĵo en urbo Dunaújváros (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la socialismo en loko de la nuna Dunaújváros estis nur simpla vilaĝo nomata Dunapentele. Inter la loĝantoj la luteranoj vivis sporade. Pro naskiĝo de urbo Dunaújváros (tiam Stalinurbo) la loĝantoj pliiĝis, la luteranoj havis diservojn en la kalvinana preĝdomo (nek kalvinanoj havis preĝejon). En 1985 la luternanoj aĉetis simplan loĝdomon, ene oni malfermis la preĝdomon. En 1988 oni aĉetis areon por konstrui kirkon, kiu konstruiĝis inter 1993-1996. Tamen la kela parto por tombejeto estis preta nur en 2005.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto ĉirkaŭita per ovala brikmuro. Ene la konstruaĵo havas nenian geometrian formon, sed la navo kaj la turo estas bone perceptebla. Krom la navo kaj turo troviĝas ankaŭ paroĥo, pastra loĝejo kaj komunaj ĉambroj. La turo mem estas svelta konuso. Ĉiuj estis konstruitaj el ruĝaj brikoj, sed en kelkaj lokoj estas ankaŭ lignoj aŭ kuproj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Interno
Detalo