Luterana preĝejo (Hegyvidék)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo en Hegyvidék
Interna parto en luterana preĝejo en Hegyvidék
Interna parto en luterana preĝejo en Hegyvidék
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, distrikto (submunicipo) Hegyvidék
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas parte moderna konstruaĵo-grupo (parte ankaŭ historia monumento) en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Hegyvidék.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 19-a jarcento en Buda estis nur unu luterana grupo kun preĝejo en Monto Vár. En tiu urboparto en 1935 pli nova luterana grupo formiĝis. La unua meso okazis en lernejo en la sekva jaro. Ekde 1946 la mesoj okazis en restoracio, poste en aliaj lokoj. En 1949 la grupo aĉetis vilaon, kie oni aranĝis ĉiujn luteranajn aranĝaĵojn. Post 2 jaroj interne ekfunkciis kapelo kun kapacito de 220 personoj. En 1956 tie faris meson episkopo Lajos Ordass, kiu pli frue estis en malliberejo pro la politiko. En 1994 la ŝtato ŝanĝis la vilaon al pli granda loĝdomo (kun 6 loĝejoj) kun la najbara malplena parcelo. La loĝdomo estis trakonstruita, krome moderna preĝejo estis konstruita inter 1999-2001. Dum konstruado en la kelo okazis la unua loka meso en 2000. La orgeno alvenis en 2002. Ekde tiam foje oni aranĝas ankaŭ orgenokoncertojn.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo-grupo konsistas el malnova loĝdomo, nova preĝejo kaj kampanilo. Ili situas en korto. La navo mem aspektas moderna, tamen la fenestroj citas la romanikon kun la mallumo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.