Luterana preĝejo (Paks)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Paks
Luterana preĝejo en Paks
Luterana preĝejo en Paks
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Paks
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Tolna
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novrenesanco
Konstruado 18811884
Specifo
Alto 42 m (turo)
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Paks, Kossuth utca 29.
vdr

La luterana preĝejo estas religia historia monumento en urbo Paks (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

Luteranaj grupoj en ĉirkaŭaĵo de Paks formiĝis ekde la 1550-aj jaroj. Paks mem jam en 1574 havis luteranan kirkon. Tamen en la sekvaj jardekoj pro dominado de turkoj la loĝantoj malpliiĝis, nur en la pli pacaj tempoj ekde la 1720-aj jaroj alvenis luteranaj germanoj. Ili eklezie unuiĝis kun similaj en Fadd kaj Dunaszentgyörgy ĉirkaŭ 1780, tial ili ricevis eklezian statuson. En la jaroj 1787 kaj 1788 ili konstruis preĝdomon kovritan per kanoj. En 1800 ankaŭ malgranda orgeno alvenis. La preĝdomo ekbrulis kaj cindriĝis en 1808 kune kun la paroĥo kaj luterana lernejo, sed la sakralaj havaĵoj estis savitaj. La dua preĝdomo funkciis inter 1812-1880, poste ĝi same cindriĝis. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1881-1884, sed la nova orgeno en 1897. En 1944 militaj damaĝoj estiĝis, poste oni aĉetis harmoniumon anstataŭ la detruita orgeno. Ekde 1949 jam la riparita orgeno sonas. En 1969 la kirko estis renovigita, en 1983 pli nova paroĥo konstruiĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto, ŝtuparo kuras al la enirejo. En mezo de la fasado altiĝas la kvadrata turo. Dum la 1950-aj jaroj oni rigardis el la turo la ĉirkaŭaĵon por tuj anonci eblajn fajrojn. La ĉefenirejo troviĝas ĉe piedo de la turo. La turpinto estas okangula piramido, en la turo 3 sonoriloj sonoras. Interne super la tura enirejo estas videbla galerio por la orgeno. Interne la muroj estas blankaj. La ĉefaltara bildo prezentas krucifikson.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.