Luterana preĝejo (Szentendre)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Luterana preĝejo de
Szentendre
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szentendre
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Pest
Dato de konsekro 2004
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 160
Ligiloj
vdr

La Luterana preĝejo estas moderna eklezia konstruaĵo en Hungario, en urbo Szentendre.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la malnovaj tempoj la luteranoj en Szentendre apartenis al eklezia grupo de Buda. La memstara grupo estis fondita en 1941. La grupo respondecis pri la luteranoj ne nur en Szentendre, sed ankaŭ en Pomáz, Budakalász, Leányfalu, Dunabogdány, Visegrád, Tahitótfalu, Szigetmonostor, Pócsmegyer, Kisoroszi, Csobánka, Pilisszentkereszt, Pilisszentlászló. La grupo aranĝis domon, kie okazis la mesoj. En 1944 la domo estis ŝanĝita al parcelo konvena por konstrui kirkon. Inter 1944 kaj 1950 la mesoj okazis en la kalvinana preĝejo (Szentendre). La 2-a mondmilito forviŝis la komenciĝintan laboron en la parcelo. Nur en 1950 estis konstruita preĝejo helpe de aliaj eklezioj. Tamen la konstruaĵo ne konsistis el bonaj materioj pro la tiutempa malriĉa vivnivelo. Ne mirinde en 1998 la preĝejo ruiniĝis, nepre necesis konstrui pli novan. Tio okazis en la jaroj 2003 kaj 2004. La grupo funkciigas ankaŭ infanĝardenon ekde 2011.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas laŭ rojo kaj konsistas el preĝejo, kampanilo, oficejo kaj pastra loĝejo. La preĝejo havas kutiman domformon, sed la fenestroj estas malgrandaj. Tial interne estas mallumo, ol en la mezepokaj preĝejoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.