Kalvinana preĝejo (Szentendre)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Szentendre
La kalvinana preĝejo en Szentendre
La kalvinana preĝejo en Szentendre
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szentendre
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 240 sidlokoj
Longo 22,5 m (interne)
Alto 18 m (turo)
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Szentendre. La urbanoj nomumas ĝin ankaŭ "Opavacska" [opavaĉka] (vidu la historion!).

Kalvinana preĝejo de Szentendre

Historio[redakti | redakti fonton]

Serba erao[redakti | redakti fonton]

Serbaj rifuĝintoj el Opavac konstruis unue lignan kirkon en 1692, poste en 1746 ŝtonan kirkon. En 1770 la malgranda konstruaĵo estis pligrandigita, post sep jaroj ankaŭ turo konstruiĝis. La serba eklezia grupo ĉesis en 1900. La ikonostazo estis farita en 1748. Ĝi estis metita al serba preĝejo de Hercegszántó en 1913. Inter la serbaj kirkoj en Szentendre ĉi tiu estis la plej malgranda kaj simpla.

Kalvinana erao[redakti | redakti fonton]

Dokumentoj ekzistas pri kalvinana grupo en Szentendre ekde 1620. Pro la kontraŭreformacio la kalvinanoj rifuĝis al Csapdi depost 1684, sed en 1825 la grupo refondiĝis. Post jardeko ili aĉetis domon kaj trakonstruis ĝin preĝdomo, kiu denove estis trakonstruita en 1852. La grupo aĉetis la menciitan serban preĝejon (jam forlasitan) en 1913. Post la aĉeto la konstruaĵo estis trakonstruita konforma al la kalvinismo. La orgeno estis farita en 1903 por preĝejo de Patapoklosi, en 1982 oni aĉetis ĝin kaj metis tien, en 1998 ĝi plene renoviĝis. Inter 1944 kaj 1950 ankaŭ la luteranoj uzis ĉi tiun preĝejon. En 1993 oni konstruis kapelon, porjunularan ĉambron kaj aliajn servajn ĉambrojn. Inter 2009-2011 kaj ekstere kaj interne la preĝejo renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en korto. La fasado estus simetria, meze la turo altiĝas. Ĉe piedo de la turo estas la ornamriĉa baroka enirejo. En la fasado estas ankoraŭ po unu malplenaj niĉoj. La navo estas apogitaj per ŝtupaj pilieroj. La absido estas malregula kvinlatero.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.