Luterana preĝejo (Tét)
Luterana preĝejo de Tét | |
---|---|
Luterana preĝejo de Tét
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tét |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Győr-Moson-Sopron |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | 1778–1780 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Tét, Fő u. 23. |
La luterana preĝejo estas sakrala historia monumento en urbo Tét (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
Oni supozas, ke ekde mezo de la 16-a jarcento vivis jam luteranoj en la tiama Tét. Ilia preĝdomo kun sonorilostablo situis en mezo de la vilaĝo. La preĝdomo bruldetruiĝis en 1774. La nun videbla kirko estis konstruita en rando de vilaĝo inter 1778-1880, ĉar en vilaĝmezo luterana kirko ne ricevis permeson. Ĝis 1785 ankaŭ luteranoj de Győr uzis tiun preĝejon. La orgeno estis kreita en 1910. La preĝejo estis renovigita en 1905, 1949 kaj 1975.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en korto ĉe stratangulo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata porĉo plene reliefas. La brikoforma navo ankaŭ dekstre havas alian porĉon, kiu rekte kontaktiĝas kun la trotuaro, tamen enirejo ne ekzistas. La navo estas kovrita per sela tegmento. Interne la altaro kaj predikejo situas nekutime laŭ la longa muro. La marmora baptujo estis farita en 1868.
Sonorilturo[redakti | redakti fonton]
En loko de la sonorilostablo trunkita sonorilturo estis konstruita en 1800, poste en 1835 ĝi estis plene kompletigita, en 1905 renovigita. Nun ĝi estas videbla en strato Fő nro 75 (memoru: la kirko en la sama strato sed nro 23).