Luterana preĝejo (Tatabánya)
Luterana preĝejo de Tatabánya | |
---|---|
Luterana preĝejo de Tatabánya
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Tatabánya |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | luteranismo |
provinco | Komárom-Esztergom |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | –1937 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Tatabánya, Bánhida, Jókai Mór utca 81. |
La luterana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Tatabánya (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
En areo de la hodiaŭa Tatabánya ekde la 20-a jarcento vivis nur kelkaj luteranoj. Pro komenco de la minado en 1896 alvenis laboristoj el la tuta lando, inter ili ankaŭ luteranoj, kiuj eklezie apartenis al Oroszlány. Memstara grupo "Tatabánya–Felsőgalla" estis fondita en 1930, ili uzis la kalvinanan ĉambron. En 1933 la statuso estis jam paroĥo. La kirko estis konstruita en 1937 en vilaĝo Bánhida, en la sekva jaro jam pli granda en la nova kvartalo. Tiu stato restis longe, en la nuna Tatabánya estis unu paroĥo sed pro la distancoj du kirkoj. Dum la socialismo pro la minado la ŝtato forprenis la pli grandan kirkon, el la kompensa mono oni konstruis preĝdomon en 1965. La orgeno estis aĉetita al preĝejo de Bánhida (ekde 1947 jam urboparto de Tatabánya) en 1969 kaj pli nova konstruiĝis en 2006.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La konstruaĵo situas sola en korto ĉe stratangulo. En fasado turo reliefas. La enirejo estas tra la turo, kies supro estas piramida. Malantaŭ la navo la kvarlatera absido etendiĝas, kiu estas pli malalta kaj pli mallarĝa, ol la navo. En la 21-a jarcento granda konstruaĵo estis algluita al la absido, pri kio informoj mankas, nur la pli nova foto estas evidenteco.