Lydia Welti-Escher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Lydia Escher)
Lydia Welti-Escher
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1858 (1858-07-10)
en Zuriko
Morto 12-an de decembro 1891 (1891-12-12) (33-jaraĝa)
en Ĝenevo
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per asfiksio vd
Tombo Cemetery of Kings vd
Loĝloko Villa Belvoir vd
Ŝtataneco Svislando vd
Memorigilo Lydia Welti-Escher
Familio
Patro Alfred Escher vd
Edz(in)o Friedrich Emil Welti vd
Amkunulo Karl Stauffer-Bern vd
Profesio
Okupo mecenato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lydia WELTI-ESCHER (naskiĝis en 1858, mortis en 1891 en Ĝenevo) estas filino de Alfred Escher (1819—1882), fama svisa juristo, politikisto, homo de financoj kaj industriisto en Zuriĥo.

Mallonga biografio[redakti | redakti fonton]

Lydia Welti-Escher estas la unua infano de la fama entreprenisto Alfred Escher en Zuriĥo. Lydia vivis en riĉa familio, sed la juna patrino havis ankaŭ infanon Hedwig. Hedwig frue mortis, la juna patrino estis malĝoja kaj malsana kaj mortis. La avino kaj patrino de Alfredo estis daŭre ankaŭ malsanaj, la alia avino de Lydia helpis eduki ŝin. La patro tre amis Lydia-n. Lydia kreskis kun privata instruisto sen aliaj infanoj en mondo burĝa de Zuriĥo. Lydia emancipiĝis frue kaj estis apartemulino, sed ŝi malsukcesis pro sociaj devigoj. La tre juna Lydia estis ofte "privata sekretariino" de patro kaj ankaŭ "kompanianino" en privataj kaj komercaj vojaĝoj kaj invitoj en la granda propra domo "Belvoir". Lydia rezignis memstaran vivon kaj edziniĝis kun la federacia konsilanta filo Friedrich Emil Welti de Berno, sed Lydia estis baldaŭ malĝoja. La berna arta pentristo Karl Stauffer-Bern kaj lerneja kamarado de Friedrich Emil Welti renkontis la tristan Lydia, ili vojaĝis en Italion kaj diskutis grandajn artajn projektojn. Sed la patro Welti kaj la edzo zorgis per la svisa ambasadorejo en Romo ke Lydia devis iri en roman frenezulejon kaj Karl Stauffer en roman maliberejon. Post liberigo, Lydia kaj Karl trovis baldaŭ aparte propravolan morton. Lydia malfrue vivis en Ĝenevo kaj mortis per gaso en decembro 1891 en Ĝenevo en propra apartamento. Oni trovis vespere la bravan, unikan, modernan Lydia.

Fondaĵoj Gottfried Keller-Stiftung kaj Alfred Escher Stiftung[redakti | redakti fonton]

Lydia donis la grandan havaĵon en formo de Gottfried Keller-Stiftung al la svisa federacio. Svisujo frue ne prizorgis tre bone la fondaĵon, sed hodiaŭ la organizaĵo estas pli bona, kaj la fondaĵo Alfred Escher en Zuriĥo havas tre bonan organizaĵon kaj la historia profesoro Dr-o Joseph Jung kaj aferdirektanto de fondaĵo esploras kaj eldonas en eldonejo "NZZ Libro" interesajn detalajn librojn pri Lydia Welti-Escher kaj Alfred Escher. Profesoro Jung faris ankaŭ interesan prelegon pri Lydia, la 25-an de novembro 2009 en Zuriĥo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]