Lygia Bojunga Nunes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lygia Bojunga Nunes
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1932 (1932-08-26) (91-jaraĝa)
en Pelotas
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Profesio
Okupo verkisto • literaturo por infanoj kaj junuloj vd
Aktiva dum 1972– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lygia BOJUNGA NUNES (la 26-an de aŭgusto 1932) estas brazila infanaŭtoro. Ŝia verkado gajnis al ŝi la du plej gravajn premiojn en la kampo de porinfana literaturo, la Premio Andersen en 1982 kaj la Premio Astrid Lindgren en 2004. Bojunga Nunes estas la unua gajninto de la Premio Andersen kiu ne estas de UsonoEŭropo [1]. Centra elemento en la biblioteko de Bojunga Nunes estas verkado el la vidpunkto de la infano [2].

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lygia Bojunga Nunes naskiĝis en la urbo Pelotas en suda Brazilo kaj kreskis en bieno. En la aĝo de 8 jaroj ŝi translokiĝis kun sia familio al la urbo Rio-de-Ĵanejro. En la aĝo de 19, ŝi aliĝis al vojaĝanta teatro kiu prezentis tra la lando. Dum la vojaĝoj de la teatro, ŝi renkontis nelegscipovon kaj malefektivan edukan sistemon en la kamparaj regionoj [1][3]. Sekve de tio ŝi fondis lernejon por malriĉaj infanoj en la kamparo de Rio-de-Ĵanejro, kiun ŝi gvidis dum kvin jaroj [1]. Lygia Bojunga ankaŭ verkis scenarojn por televidaj kaj radiospektakloj.

En 1972, ŝia unua libro "La kolegoj" (Os colegas) estis publikigita, aventurrakonto kies ĉefroluloj estas kvinopo da bestoj. En 1982 ŝi ricevis la Premion Andersen kaj estis la unua verkisto ekster Usono kaj Eŭropo por gajni tiun ĉi premion. En 2002 ŝi eldonis "Portretojn de Karolino" - la unua libro eldonita de ŝia persona eldonejo [4]. En 2004 Lygia Bojunga Nunes ricevis la Astrid Lindgren Premion de la sveda registaro.

En ĉiuj verkoj de Bojunga Nunes estas socia kritiko de malriĉeco, subpremo, la militreĝimo kiu tiame regis Brazilon kaj kritiko pri la ĝenerala statuso de virinoj [3]. La verkado de Bojunga Nunes estas karakterizita per la malklariĝo de la limoj inter fantazio kaj realeco kaj traktas nuntempajn sociajn aferojn kombinitaj kun humuro [5].

Ŝiaj libroj estis tradukitaj kaj distribuitaj en pli ol 63 landoj.

Premioj[redakti | redakti fonton]

"Mia amiko, la pentristo"[redakti | redakti fonton]

La intrigo rakontas pri knabo nomita Claudio kiu havis pli maljunan amikon, pentriston. La pentrista amiko mortas kaj evidentiĝas al la knabo, ke li sinmortigis. La pentristo lasis leteron al la virino kun kiu li estis en rilato, sed en kiu li tute ne klarigas kial li elektis fini sian vivon. La knabo estas seniluziigita pro tio. Tamen la pentristo lasis al la infano kajeron kun desegnaĵoj kaj skizoj, en kiu li priskribas al la infano la signifon de la koloroj, laŭ sia opinio. ekzemple: la flava koloro simbolas ĝojon kaj la koloro bruna simbolas enuon. Ĉi tiu verko estas tre grava kaj nurunua ĉar ĝi rekte diskutas la temon de morto same kiel la temon de sinmortigo. Temas pri temoj, kiuj ne estas kutime diskutataj (tabuaj), kaj precipe ne estas kutimaj en infana kaj junulara literaturo. En la verkaĵo, morto estas traktita en sentema kaj milda maniero, dum en la sama tempo elvokas fortajn emociojn. Alia temo, kiu ankaŭ estas diskutata en la libro, estas amikeco.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Os colegas La kolegoj 1972
Angélica Anĝeliko 1975
A bolsa amarela La flava sako 1976
A casa da madrinha Domo de avinjo 1978
Corda bamba Streĉita ŝnuro 1979
O sofá estampado La sofo el ŝtofo 1980
Tchau Adiaŭo 1984
O meu amigo pintor Mia amiko, la pentristo 1987
Nós três Ni, Triopo 1987
Livro, um encontro Libro, renkonto 1988
Fazendo Ana Paz La disvolviĝo de Ana Paz 1991
Paisagem Pejzaĝbildo 1992
Seis vezes Lucas Sesfoje Lukas 1995
O abraço La brakumo 1995
Feito à mão Manlaboro 1996
A cama La Lito 1999
O Rio e eu Rio kaj mi 1999
(Retratos de Carolina Portretoj de Karolino 2002
(Aula de inglês Leciono de la angla 2006
Sapato de salto Kalkanŝuo 2006
Dos vinte 1 Dudek kaj unu 2007
Querida Karino 2010
Intramuros Ene de la muro 2016

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 "Biografia de Lygia Bojunga - eBiografia". eBiografia (Brazilia Portugala).
  2. Poetic Beauty and Social Critique - ALMA, ‏2017-01-09
  3. 3,0 3,1 Lygia Bojunga, The Hans Christian Andersen Awards 1956-2002 (2002)
  4. Casa Lygia Bojunga Arkivigite je 2018-12-21 per la retarkivo Wayback Machine, www.casalygiabojunga.com.br
  5. Cultural, Instituto Itaú. "Lygia Bojunga | Enciclopédia Itaú Cultural". Enciclopédia Itaú Cultural (Brazila Portuguala).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]