László Erdélyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Erdélyi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1896 (1896-12-25)
en Satu Mare
Morto 7-an de julio 1965 (1965-07-07) (68-jaraĝa)
en Kluĵo
Lingvoj rumana
Ŝtataneco HungarioĈeĥoslovakioRumanio
Familio
Edz(in)o Anna Látó
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

ERDÉLYI László [erde:ji] estas rumania hungara publicisto, ĵurnalisto. Li naskiĝis en Satmaro la 25-an de decembro 1896 kaj mortis en Kluĵo la 7-an de aŭgusto 1965. Li estis la edzo de verkistino Anna Látó.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Erdélyi komencis sian karieron en Ĉeĥoslovakio, kie li estis redaktoro de Kassai Hírlap (1920-28), Prágai Magyar Hírlap (1929-33) de Magyar Újság de Bratislava (1933-38). Pro siaj kontraŭfaŝismaj artikoloj, li rifuĝis de antaŭ germana okupo en Anglion . Li revenis en Transilvanion en 1946 kaj li fariĝis interna kunlaboranto de gazeto Igazság (1946-49), poste de Előre]] (1953-56). Iomtempe li instruis en Universitato Bolyai. De 1957 ĝis 1965 li estis la redakto pri mondpolitiko de revuo Korunk.

Fonto[redakti | redakti fonton]