Anna Látó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Anna Látó
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1906 (1906-07-08)
en Comandău
Morto 17-an de junio 1993 (1993-06-17) (86-jara)
en Kluĵo
Tombo Tombejo Házsongárd
Familio
Edz(in)o László Erdélyi
Infano János Jánosi
Profesio
Profesio ĵurnalistoverkistotradukisto
v  d  r
Information icon.svg

LÁTÓ Anna (pseŭdnimo: Gyulai Anna) estis rumanuja hungara verkistino, ĵurnalistino, redaktoro, tradukistino naskita en Komandó la 8-an de julio 1906 kaj mortinta en Kluĵo la 17-an de junio 1993. Ŝi estis la edzino de László Erdélyi kaj la patrino de estetikisto János Jánosi.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Anna Látó finis la gimnazion en Braŝovo, ŝi abiturientiĝis en Budapest (1924). Ŝi pristudis pedagogion kaj psikologion en Vieno, kie ŝi estis studentino de Alfred Adler. Ŝi estis ĵurnalistino de Brassói Lapok, raportistino de gazetoj el Budapeŝto (1932-39). Dum la dua mondmilito ŝi restadis en Anglujo kiel mastrumdungitino. Ŝi estis interna kunlaborantino de Dolgozó Nő, ĝia ĉefredaktorino (1947-53), poste redaktoro de Utunk, literatursekretario (1953-63).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Barátaim, portretoj, Bk., 1956;
  • Szolgálni mentünk Angliába, raportaĵo, Bk., 1957;
  • Honvágyam hiteles története. Szubjektív monográfia [Kommandóról], Bk., 1981;
  • A különvonat utasai, romano, Bk., 1984.

Tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]