László Mattyasovszky-Zsolnay
László Mattyasovszky Zsolnay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de junio 1885 en Pécs |
Morto | 18-an de julio 1935 (50-jaraĝa) en Vieno |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 37/1-7-20 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Akademio de Belartoj Munkeno |
Parencoj | Vilmos Zsolnay (avo) |
Okupo | |
Okupo | pentristo ceramikisto |
László Mattyasovszky Zsolnay [lAslO matjaŝovski ĵolnai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mattyasovszky Zsolnay László estis hungara pentristo, ceramikisto, membro de Societo Szinyei Merse Pál (1921). Lia nobela antaŭnomo estis alsómátyásfalvi [alŝOmAtjAŝfalvi], lia avo estis Vilmos Zsolnay.
László Mattyasovszky Zsolnay [1] naskiĝis la 17-an de junio 1885 en Pécs, li mortis la 18-an de julio 1935 en Vieno.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Mattyasovszky Zsolnay studis en privataj lernejoj en Munkeno, poste ekde 1903 en Parizo, kie li jam ekspoziciis. Hejmenveninta li pentradis en Hungarlando. Inter 1918 kaj 1921 li laboris en porcelana uzino fondita de Vilmos Zsolnay, ekde 1926 li estis arta gvidanto de la uzino. Post 2 jaroj li establis memormuzeon pri porcelanoj de Vilmos Zsolnay.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Parizo (1903)
- Budapeŝto (1916, 1921, 1927)
- Venecia Bienalo (1924)
- Pécs (1930)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- A Művész anyja
- Virágok és madarak
- vidu la bildojn!
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun bildo
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-06-24 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
-
Dormanta nudulino (1930)
-
Kroĉtrikanta virino (1913)
-
Rozkolora virino
-
Aĵpentraĵo kun abrikotoj
-
Fraŭlina portreto