László Molnár (aktoro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

László Molnár [lAslO molnAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár László estis hungara aktoro, juristo, kritikisto, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis átányi [AtAnji], lia pseŭdonimo estis Árbócz.

László Molnár

László Molnár [1] naskiĝis la 25-an de novembro 1857 en Kiskunfélegyháza, li mortis la 5-an de februaro 1925 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Molnár frekventis mezlernejojn en Buda, Kecskemét kaj Pest (urbo), poste li studis juron en Reĝa Universitato de Budapeŝto inter 1875-1880. Li estis titulara subnotario de Pest-Pilis-Solt-Kiskun inter 1881-1884. Li debutis kiel aktoro en 1884 en Szeged, poste li ricevis rolojn en diversaj provincaj teatroj. Ekde 1889 li estis gastoaktoro en Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1896 li aliĝis al la nova ĉefurba teatro Gaja Teatro, en la sekva jaro li edziĝis. En la sekvaj jaroj li havis rolojn aŭ en provinco, aŭ en la ĉefurbo, fine li apartenis al la Nacia Teatro inter 1902 kaj 1923. En 1903 li partoprenis en fondo de Priaktora Lernejo de la Tutlanda Societo Aktora, kie poste li instruis ĝis 1918. Li instruis inter 1905–1915 en Aktora Akademio. Li ricevis la titolon eterna membro de la Nacia Teatro en 1918. Li longe kontribuis kritikojn en diversaj gazetoj. Depost 1923 li estis pensiulo.

Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Az egyéniség a művészetben, különös tekintettel a színművészetre (1893)
  • Jelmeztan színésziskolák használatára (1906)

Fontoj[redakti | redakti fonton]