Saltu al enhavo

Mária Balázs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mária Balázs
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1933 (1933-05-21)
en Szentlőrinckáta
Morto 1-an de oktobro 2016 (2016-10-01) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo juĝisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Mária Balázs [balAĵ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Balázs Mária estis hungara juĝisto, juristo, altlerneja instruisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Domé Györgyné, ŝia pseŭdonimo ofte estis Domé Mária.

Mária Balázs[1] naskiĝis la  21-an de majo 1933(nun 1933-05-21) en Szentlőrinckáta, ŝi mortis la 1-an de oktobro 2016 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mária Balázs lernis en kolegio, sed post ties ĉeso ŝi estis ŝtata oficisto, fine ŝi maturiĝis en 1951 kaj aliĝis al la sola partio. Ŝi akiris juran diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1955, post jaro ŝi ekhavis licencon pri juĝisto, en 1957 ŝi doktoriĝis en la universitato. Post la diplomo ŝi estis juĝisto en pluraj ĉefurbaj juĝejoj, inter 1960-1974 ŝi laboris en jura instituto, poste ŝi instruis en la universitato kiel lektoro (1961–1967), docento (1967–1985), profesoro (1985–2003), pli poste en emerita statuso. Ŝi estis ankaŭ katedrestro inter 1981–1990 kaj 1993–1996. Intertempe ŝi kandidatiĝis en 1968, ŝi doktoriĝis en 1984 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Plej ofte ŝi okupiĝis pri juraj rilatoj de la kooperativoj. Ŝi edziniĝis en 1957, naskis filinon en 1959, ŝi vidviniĝis en 1995, krome ŝi edukis ankaŭ adoptitan filon. Ŝi ricevis premiojn inter 1970-2003.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A termelőszövetkezetek közötti termelési kapcsolatok jogi kérdései. (disertaĵo, 1966)
  • Demokrácia a mezőgazdasági termelőszövetkezetekben. (1976)
  • A kooperációs és integrációs kapcsolatok jogi kérdései a mezőgazdaságban. (disertaĵo, 1983)
  • Szövetkezeti jog. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1988)
  • Szövetkezeti jog. Egy. jegyz. Réti Máriával. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1999)
  • Tulajdonviszonyok az agrárgazdaságban. (2006)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.