Mária Gulácsy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mária Gulácsy
Persona informo
Naskiĝo la  27-an de aprilo 1941(nun 1941-04-27)
en Hungario Beregszász (Hungara reĝlando)
Morto la 13-an de aprilo 2015
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skermanto
vdr

Mária Gulácsy [gulAĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gulácsy Mária estis hungara skermisto (rapiristo), olimpiano, mondĉampiono, instruisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Jármy Miklósné.

Mária Gulácsy[1] naskiĝis la 27-an de aprilo 1941 en Beregszász (Hungara reĝlando, nuntempa Berehove en Ukrainio), ŝi mortis la 13-an de aprilo 2015 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mária Gulácsy maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1959, dum ŝi skermis en sportkluboj inter 1953–1968. Post lernado ŝi estis flegisto (1959-1963). Ŝi estis membro de la hungara nacia skerma teamo inter 1962 kaj 1969. Tiutempe ŝi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1967. Ŝi estis olimpiano en Somera Olimpiko 1968 kun arĝenta medalo teame, krome en mondĉampionumoj ŝi estis la unua dufoje teame (1962, 1967). En 1969 ŝi finis la aktivan skermadon, sed en la sama jaro ŝi akiris trejnistan licencon. En la sekvaj jaroj ŝi estis tradukisto en biblioteko, inter 1985–1995 ŝi instruis en mezlernejo, fine ŝi pensiuliĝis en 1996. Ŝi naskis 3 gefilojn. Ŝi estis entombigita en Tabajd.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]