Mária Zakariás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mária Zakariás
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1952 (1952-12-28) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Csaba Giczy
Okupo
Okupo kajakisto • instruisto
vdr

Mária Zakariás [zakariAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zakariás Mária estas hungara kajakisto, olimpiano, instruisto. Ŝia edzo estis Csaba Giczy.

Mária Zakariás[1] naskiĝis la 28-an de decembro 1952 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mária Zakariás akiris sportpedagogian diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1977. Ekde 1982 ĝis la emeritiĝo ŝi estis instruisto en gimnazio. Ŝi naskis tri gefilojn.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Mária Zakariás ekde 1966 estis kajakisto en ĉefurba sportklubo. Ŝi estis hungara ĉampiono 16-foje duope aŭ kvarope, dum ŝi apartenis al la hungara nacia teamo ĝis 1982. Ŝi estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun arĝenta medalo duope en distanco 500 m, krome en mondĉampionumo ŝi estis la tria en 1973 kvarope. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 1982.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]