Mátyás Sándor (imunologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mátyás Sándor (imunologo)
Persona informo
vdr

Mátyás Sándor [mAtjAŝ ŝAndor], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Sándor Mátyás estas hungara imunologo, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2010).

Mátyás Sándor (imunologo) naskiĝis la  10-an de februaro 1951(nun 1951-02-10) en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mátyás Sándor (imunologo) akiris biologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1975. Inter 1976-1978 li instruis en la universitato, en 1979 li kompletigis la diplomon kun Ph.D.. En la jaroj 1980 kaj 1981 li havis stipendion, baldaŭ li studvojaĝis al Berlino kaj Parizo. Inter 1986-1995 li laboris en Iovao, poste li esploris kaj instruis en imunologia instituto de Universitato de Viskonsino en Madisono kun postenoj institutestro kaj profesoro. Lia ĉeftemo estis rolo de T-ĉeloj en imunaj reagoj. Li ricevis usonan premion en 1997.

Elektitaj kontribuoj (ĉiam kunaŭtoro)[redakti | redakti fonton]

  • ISOLATION AND CHARACTERIZATION OF FC-RECEPTORS SHED FROM HUMAN PERIPHERAL MONONUCLEAR-CELLS (1978)
  • Ligand-specific Cross-inhibition of Monocyte Phagocytosis (1988)
  • The Fc epsilon RII/CD23 gene is actively transcribed during all stages of murine B-lymphocyte development (1995)
  • Cytokine secretion and adhesion molecule expression by granuloma T lymphocytes in Mycobacterium avium infection (1996)
  • Mycobacterial granulomas: keys to a long-lasting host-pathogen relationship (2004)
  • A Novel In Vitro Mouse Model to Study Mycobacterium tuberculosis Dissemination Across Brain Vessels: A Combination Granuloma and Blood‐Brain Barrier Mouse Model (2020)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.