Móric Pálffy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Grafo Móric Pálffy [pAlfi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Pálffy Móric estis hungara politikisto, oficiro, ĉambelano, guberniestro. Lia nobela antaŭnomo estis erdődi.

Móric Pálffy [1] naskiĝis la 12-an de julio 1812 en Hungara reĝlando en Vöröskő (nuntempa Červený Kameň en Slovakio). Li mortis la 14-an de septembro 1897 en Habsburga Imperio en Kaltenleutgeben (nun en Aŭstrio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Móric Pálffy frue aliĝis al armeo de Habsburgoj, sed en la 1840-aj jaroj li abdikis, poste li ricevis administrajn taskojn. Dum la Hungara revolucio de 1848 li batalis kontraŭ la hungaroj. En 1850 li edziĝis baldaŭe havanta 8 gefilojn. Inter 1861-1865 li estis guberniestro (kun titolo interna sekreta konsilisto) de Hungarujo. Baldaŭe li estis rezerva oficiro. Li estis membro de la supera ĉambro. Li ricevis premiojn ekde 1852, aparte menciinda estas Ordeno de la Ora Ŝaffelo en 1889.

Fontoj, literaturoj[redakti | redakti fonton]