Mönchaltorfer Aa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ustermer AA
Mönchaltorfer Aa proksime de la alfluo al Greifensee
rivero
Bazaj informoj
Longeco 10,2 km
Akvokolekta areo 20 km²
Averaĝa trafluo 3 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 520 m
Enfluejo Greifensee
- Alteco 435 m
Geografio
Alfluantoj Tüftalerbach kaj Mettlenbach
Rivero en Eŭropo
vdr

Mönchaltorfer Aa aŭ simple Aabach estas ne ŝipebla rivereto en Kantono Zuriko. Kun longeco de 10,2 km ĝi estas kune kun Ustermer Aa, kun kiu ĝi pro la samnomeco ofte estas miksita, unu el la ĉefaj alfluantoj de la lago Greifensee.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Mönchaltorfer Aa fontas en la marĉo de Itzikon 2 km oriente de Grüningen sur alteco de 520 m s.m. ĉe la limo de la distrikto Uster. La rivereto fluas de ĝia fonto nordokcidenten tra la komunumoj Grüningen kaj Mönchaltorf al Greifensee. En Mönchaltorf alfluas la riveretoj Mettlenbach, kiu fontas en Esslingen ZH, kaj Tüftalerbach, kiu fontas sub Pfannenstiel kaj fluas tra Egg ZH, al Mönchaltorfer Aa. En la delto la rivero formas la limon inter la komunumo Mönchaltorf kaj la urbo Uster.

Delto[redakti | redakti fonton]

En ĝia alfluregiono al Greifensee Aabach formas vastan delton. En ĉi-tiu delto etendiĝas marĉo superkreskita per kano, kiu limas oriente al Riedikon, municipo de Uster, kaj okcidente al la banejo de Egg. Chi-tie situas grava natur- kaj birdorezerverjo, kiu donas rifuĝon al multaj svisaj amfiboj kaj birdospecoj. Inter aliaj nestas en la marĉo de la Aa-Delto blankaj cikonioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]