Riedikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Riedikon
Blazono de Riedikon
Blazono de Riedikon
Riedikon
Riedikon
Kantono Zuriko
Komunumo(j) Uster
Koordinatoj  47°19′55″N 8°42′45″O  /  47.33194°N, 8.7125°O / 47.33194; 8.7125 (Riedikon)Koordinatoj: 47°19′55″N 8°42′45″O  /  47.33194°N, 8.7125°O / 47.33194; 8.7125 (Riedikon)
Nombro de enloĝantoj 800
Areo 3 km²
Alteco 440 m super marnivelo
Poŝtkodo 8600
Information icon.svg
vdr

Pri la municipo[redakti | redakti fonton]

Riedikon estas vilaĝo kaj iama civilkomunumo respektive municipo de la komunumo Uster en la distrikto Uster, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis proksimume 800 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Riedikon estas unu el la tiel nomitaj Aussenwachten (eksteraj gardejoj) de la komunumo, fakte vilaĝo, kiu estas en absoluta kontrasto kun la industria urbo Uster. La vilaĝo situas ĉe la sudorienta bordo de la lago Greifensee. Tra la vilaĝo fluas la rojo Tüfenbach, kiu nordokcidente de la vilaĝo alfluas al la lago. Al tiu rojo alvluas la rojeto Klusbach. La okcidentan limon al la komunumo Mönchaltorf formas la rivero Mönchaltorfer Aa. Riedikon limas en nordo al Niederuster, en oriento al Nossikon, en sudo kaj sudokcidento al Mönchaltorf, kaj en nordokcidento al la lago Greifensee.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Riedikon pasas la kantona ĉefvojo n-ro 716 de Uster al Egg, kiu ankaŭ kondukas al la svisa aŭtovojo A52 al Zuriko. Krome kondukas vojoj al Mönchaltorf kaj al Niederuster kaj flanka vojo al Oberuster. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la buslinio 842 de la stacidomo de Uster al Oetwil ĉe la lago. Tiu buslinio anstataŭis kamparan tramlinion, kiu funkciis ĝis 1953.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Granda parto de la loĝantaro de Riedikon estas personoj, kiuj laboras aŭ en Zuriko aŭ en la urbocentro de Uster. La vilaĝo mem konservis sian kamparan karakteron kaj ekzistas pluraj kamparaj bienoj en Riedikon. Krome apud la orienta trafikcirklo situas benzinejo kun vendejo, kiu funkcias ĉiutage ĝis la 10-a vespere. Norde de la vilaĝo apud la limo al Niederuster funkcias gruzominejo. Ankaŭ ĉe la limo al Niederuster oriente de la kantona ĉefvojo troviĝas golfejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio de Riedikon datiĝas el la jaro 741 en donacdokumento al la Monaĥejo Sankt-Galo. Tiel do Riedikon estas efektive historie la unue menciita parto de Uster. [1]

Ĝis komence de la 19-a jarceno Riedikon ekzistis kiel aparta civilkomunumo. La 9-an de julio 1927 la iamaj civilkomunumoj de Uster estis kunigitaj al la hodiaŭa politika komunumo Uster. [2]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefa vidindaĵo de Riedikon estas la naturprotekta zono kun vastaj kanejoj ĉirkaŭ la lagobordo. Tiu teritorio estas grava rezervejo por sovaĝaj birdoj, precipe por cikonioj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Informo pri Riedikon en la retejo de la urbo Uster
  2. Fonto: Paĝo pri historio en la retejo de la urbo Uster

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.