Oetwil ĉe la lago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oetwil ĉe la lago
Blazono de Oetwil ĉe la lago
Blazono de Oetwil ĉe la lago
Elirejo de la Forch-aŭtoŝoseo al Oetwil ĉe la lago
Elirejo de la Forch-aŭtoŝoseo al Oetwil ĉe la lago
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Meilen
Koordinatoj  47° 16′ 16″ N 8° 43′ 17″ O / 47.27111 °N, 8.72139 °O / 47.27111; 8.72139 (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 16″ N 8° 43′ 17″ O / 47.27111 °N, 8.72139 °O / 47.27111; 8.72139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8618
Areo 6,09 km²
Alteco 538 m super marnivelo
Poŝtkodo 8618
Komunumkodo 0157
Mapo de Oetwil ĉe la lago
vdr

Oetwil ĉe la lago (germane: Oetwil am See) estas komunumo en la distrikto Meilen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 8618 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kvankam la nomo de Oetwil ĉe la lago donas la impreson, ke ĝi situus ĉe la bordo de la Lago de Zuriko, tio fakte ne estas vera. Oetwil estas krom Zumikon la sola komunumo de la distrikto Meilen, kiu ne rekte situas ĉe la lago, sed sur la dorso de la montoĉeno de Pfannenstiel. La noma aldonaĵo ĉe la lago fakte estas por distingi la komunumon de Oetwil ĉe Limato.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Oetwil post la anstataŭo de la Wetzikon-Meilen-Fervojo per aŭtobuslinio ne plu disponas pri propra fervojstacidomo. Tamen la finhaltejo de la Forch-Fervojo en Esslingen ZH troviĝas tre proksime de Oetwil kaj en malmultaj minutoj atingeblas piede aŭ buse. Tiel ankaŭ Oetwil ĉe la lago estas bone konektita kun la Zurika Trafik-Unio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua dokumenta mencio de Oetwil ĉe la lago datiĝas el la jaro 860.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Oetwil

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]