Mehdi Aĥavan Sales
Aspekto
(Alidirektita el M. Omid)
Mehdi Aĥavan Sales | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | Marto 1929 en Maŝhado | |
Morto | 26-an de aŭgusto 1990 en Teherano | |
Tombo | Maŝhado vd | |
Nacieco | Irana | |
Lingvoj | persa vd | |
Ŝtataneco | Irano (1979–1990) Dinastio Pahlavi (1929–1979) vd | |
Familio | ||
Infanoj | Lale, Luli, Tanosgol, Tus, Zardoŝt, MazdakAli | |
Profesio | ||
Okupo | poeto, verkisto, instruisto | |
Aktiva dum | 1947-1990 | |
Verkado | ||
Ĝenroj | Persa libera poemo | |
Verkoj | Vintro Aŭtuno en prizono La fino de Ŝahnameo | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Mehdi Aĥavan Sales (perse: مهدی اخوان ثالث), estas unu el la plej grandaj poetoj de la persa lingvo en la nuntempo. Li naskiĝis en 1928 en Maŝhado en Ĥorasan-provinco de Irano, kaj forpasis en 1990 en Teherano.
Li estas la nura nuntempa poeto, kiun oni entombigis ĉe la maŭzoleo de Ferdousio (940 [?] - 1020 [?]) en Tuso. Lia pseŭdonimo estas M. Omid, (perse: م. اُمید) signifanta M. Espero.
De 1949 li loĝis en Teherano. Post faligo de populara registaro de d-ro Mohammad Mosaddeg pere de Usono kaj Britio en 1953, li enprizoniĝis. Li estas unu el la plej bonaj nuntempaj poetoj, kiuj enkondukis liberan verson en la persan literaturon.
verkoj
[redakti | redakti fonton]Jen liaj verkoj kronologie:
- 1951: La orgeno (Arganun) (perse: ارغنون)
- 1955: Vintro (Zemestan) (perse: زمستان)
- 1959: La fino de Ŝahnameo (Aĥare Ŝahname) (perse: آخر شاهنامه)
- 1966: Ĉasado (Ŝekar) (perse: شکار)
- 1970: Aŭtuno en prizono (Paiz dar zendan) (perse: پاییز در زندان)
- 1972: Mi vizitis Ŝuŝon (Ŝuŝ ra didam) (perse: شوش را دیدم)
- 1976: Oni diras ke Ferdousio (Gujand ke Ferdoŭsi) (perse: گویند که فردوسی)
- 1977: En la korteto de aŭtuno en prizono (Dar hajate kuĉake paiz dar zendan) (perse: در حاجت کوچک پاییز در زندان)
- 1978: Nun, nova printempo (Inak bahari digar) (perse: اینک بهاری دیگر)
- 1978: Batalu, ho heroo! (Beĝang ej pahlavan) (perse: بجنگ ای پهلوان)
- 1979: Iniciatoj kaj estetiko de Nima Juŝiĝ (bedat-ha va badajee Nima Juŝiĝ) (perse: بدعتها و بدایع نیما یوشیج)
- 1979: Infero, sed malvarma (Duzaĥ, amma sard) (perse: دوزخ، اما سرد)
- 1979: La vivo diras: tamen oni devas vivi (Zendegi migujad amma bajad zist) (perse: زندگی میگوید اما باید زیست)
- 1983: Dediĉo kaj vizito (Bonoj kaj malbonoj) de Nima Juŝiĝ (Ata va lagaje Nima Juŝiĝ) (perse: عطا و لقای نیما یوشیج)