MO S-4 "U Šedé vily"
MO S-4 "U Šedé vily" | |
muzeo | |
MO S-4 "U Šedé vily"
| |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Karviná |
Situo | MO S-4 "U Šedé vily" |
- koordinatoj | 49° 54′ 42″ N 18° 20′ 43″ O / 49.91167 °N, 18.34528 °O (mapo) |
Por publiko | jes |
Plej facila aliro | Bohumín |
Nombro de etaĝoj | 1 |
Nombro de kloŝoj | 4 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
MO S-4 "U Šedé vily" estas unuetaĝa, kvarkloŝa infanteria fuorto, konstruita en la III-a grado de rezistkapablo. La objekto estas konsisto de ĉeĥoslovakaj limregionaj fortikaĵoj el la jaroj 1935–1938, konstrua sektoro Moravia Ostrava, subsektoro Bohumín. Ĝi troviĝas en urba parto Starý Bohumín de urbo Bohumín en distrikto Karviná. Geografie ĝi troviĝas en Ostrava baseno en Moraviasilezia regiono.
Historio
[redakti | redakti fonton]La betonado okazis en periodo de la 15-a ĝis la 23-a de junio 1936 kaj ĝi estis farata de firmao Karel Skorkovský, Prago XII. La infanteriaj fuortoj en la subsektoro Bohumín estas plej multe similaj al franca Maginot-linio, ĉar fracaj inĝenieroj helpis kun ilia projektado. La fuorto troviĝas ĉe nuntempa ĉewĥa-pola ŝtatlimo.
Ekipaĵaro
[redakti | redakti fonton]- 2x 4cm kanono modelo 36
- 3x peza maŝinpafilo mod. 37 soloo
- 1x peza maŝinpafilo mod. 37 ĝemelo
- 6x malpeza maŝinpafilo mod. 26
Pluaj informoj
[redakti | redakti fonton]Proksime troviĝas ankaŭ ermitejo Pustyňa, limpasejo Starý Bohumín kaj infanteria fuorto MO S-5 "Na Trati".
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
MO S-4 vintre
-
Tramo veturanta proksime de MO S-4 sur tramtransporto en Bohumín
Sekvanta objekto: | ![]() ![]() |
Antaŭa objekto: |
---|---|---|
MO S-5 | MO S-4 "U Šedé vily" | MO S-3 |