Maŝala Ŝamsolvajezin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maŝala (Mahmud)
irana politika ĵurnalisto
irana politika ĵurnalisto
Persona informo
Naskiĝo 18-an de junio 1957 (1957-06-18) (66-jaraĝa)
en Teherano
Lingvoj persa
Ŝtataneco Irano
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

MAŜALA (MAHMUD) ŜAMSOLVAJEZIN (perse ماشاءالله شمس‌الواعظین; n. la 18-an de junio 1957) estis fama irana politika ĵurnalisto.

Unuaj periodaĵoj: «Kejĥan» kaj «Kijan»[redakti | redakti fonton]

Li komencis sian karieron en 1980aj en la gazeto «Kejĥan» («Universo»), kiam la ĉefredaktoro de tiu estis Mohammad Ĥatami. Post la demisiiĝo de tiu en 1992 de la posteno la ministro de la islama kulturo kaj islama orientiĝo, Ŝamsolvajezin kaj iuj liaj kolegoj, inkluzive Reza Tehrani kaj Morteza Rohsefat estis maldungitaj de la nova administracio de la gazeto. Ioma tempo Ŝamsolvajezin pasigis en Libano, priskribinte tieajn eventojn. Post reveno al Irano li fondis la novan revuon «Kijan» («Estado»), unu el aŭtoroj de kiu estis pli malfrue fama disidento Abdolkarim Soruŝ.

En eldonejo «Ĝamee-je ruz»[redakti | redakti fonton]

Post la venko de Mohammad Ĥatami en la prezidanta balotado en 1997, Ŝamsolvajezin kaj liaj kolegoj, famaj ĵurnalistoj-reformistoj Hamidreza Ĝalaipur (eks-vicguberniestro de la provinco Kurdistan laŭ politikaj demandoj) kaj Mohammad Sazgara fondis la eldonejon «Ĝamee-je ruz» kaj komencis eldoni la gazeton «Ĝamee» («Socio»). Baldaŭ ĝi estis fermita. Tiam Ŝamsolvajezin fondis la gazeton «Tus». Ĝi ankaŭ estis fermita post duonjaro laŭ decido de tribunalo kaj ĉiuj anoj de la redakcia kolegio, inkluzive de Maŝala Ŝamsolvajezin, Ebrahim Nabavi, Hamidreza Ĝalaipur kaj Mohammad Sazgara estis kondamnitaj al malliberigado por diversaj tempoj.

Post liberigo Ŝamsolvajezin foriris la estraron de «Ĝamee-je ruz», tiun postenon okupis Mohammad Bager Valibejk, la eksa kunlaboranto de la ministerio pri eksterlandaj aferoj, la ĉefo de la reprezentejo de la stata teleradiokompanio en Tokio. Ankaŭ en la estraron eniris Latif Safari, havinta la licencon por eldonado de la gazeto «Neŝat» («Ĝojego»), kiu iĝas la sola periodaĵo de «Ĝamee-je ruz». Poste la gazeto same estis fermita, kaj kies ĉefredaktoro estis kondamnita. Tiam «Ĝamee-je ruz» ekis eldonadon de la gazeto «Asr-e Azadegan» («La epoko de liberigitaj»), kiun redaktis Kafur Garŝasbi (pli frue li estis la ĉefredaktoro de la gazeto «Abrar», kiu longa tempo estis la sola nestata periodaĵo en la lando). Baldaŭ ĝi akiris la plej gravan eldonkvanton inter iranaj ĉiutagaj gazetoj. Ŝamsolvajezin ofte publikis sur ĝiaj paĝoj la kritikajn artikolojn kontraŭ Ali Akbar Haŝemi Rafsanĝani kaj aliajn superajn oficialulojn. Rezulte de somere 2000 la gazeto estis fermita, Ŝamsolvajezin estis kondamnita al daŭra malliberigado.