Provinco Kurdistan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
IranKurdistan.png

La provinco Kurdistan (perse کردستان) estas unu el 30 provincoj de la ŝtato Irano kaj konsistigas proksimume trionon de la irana parto de la kultura teritorio Kurdio (aŭ Kurdistano). Plejmulto el la loĝantoj de tuta Kurdistano, kaj ankaŭ de la irana "provinco Kurdistan", estas kurdoj kiuj parolas la kurdan lingvon.

La plej gravaj urboj de la provinco estas Sanandaĝo, Saqez, Meriwan, Bane, Diwandere, Kamyaran kaj Dehgolan.

La ĉefurbo kaj administra centro de la provinco estas Sanandaĝo (perse Sanadaĝ, kurde Sine). La ISO-kodo de la provinco estas IR-16.