Madaja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Madaja
oficiale arabe مضايا
ĉefurbo
Oficiala nomo: مضايا
Lando Sirio Sirio
Gubernio Gubernio Rif Dimaŝk
Distrikto distrikto Zabadani
Situo Madaja
 - alteco 1 608 m s. m.
 - koordinatoj 33° 41′ 16″ N 36° 06′ 03″ O / 33.68778 °N, 36.10083 °O / 33.68778; 36.10083 (mapo)
Estiĝo -
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Telefona antaŭkodo 11
Situo de Madaja enkadre de Sirio
Situo de Madaja enkadre de Sirio
Situo de Madaja enkadre de Sirio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio

Madaja (en araba skribo مضايا, en iuj eŭropaj lingvoj transskribata Madaya) estas urbo de Sirio, 40 kilometroj for de Damasko apud la limo kun Libano sude de Zabadani. Plejparto de la loĝantoj estas sunaistoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Madaja estas fama feriejo. Ofte estas neĝo sur la ĉirkaŭaj montoj ĉefe dum januaro kaj februaro. La klimato estas somere seka kaj sana. La urbo famas ankaŭ pri akvofonto kaj ties fruktoj kaj legomoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni ne havas daton pri la stariĝo de la urbo.

Madaja dum la Siria enlanda milito[redakti | redakti fonton]

De julio 2015, kiel ĉirkaŭ Zabadani, armeo de Baŝar al-Asad kaj Hizbulaho sieĝas la urbon ĉar la loĝantoj protestis en 2011 kontraŭ la diktatoreco. Madaja estas la lasta pozicio de Ahrar al-Sham en la monta regiono de Qalamun. Tie 42 000 uloj (loĝantoj de la urbo kaj rifuĝintoj el Zabadani) suferis pro malsatego. La 7-an de januaro 2016 Unuiĝintaj Nacioj sukcesis parte levi la sieĝon, post akcepto de la armeo de Baŝar al-Asad. Helpo de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj kaj Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (44 kamionoj da medikamentoj kaj nutraĵoj) finfine eniris en la urbo lundon la 11-an de januaro 2016.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]