Maglicj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maglicj situas en la verda municipo
Luterana preĝejo en Maglicj

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Maglicj (maglitj), serbe Маглић, slave Maglić, germane Bulkes, hungare Bulkeszi estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Baĉka, en municipo Baĉki Petrovac.

Situo[redakti | redakti fonton]

Maglicj situas sur ebenaĵo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo "Kezy" fondiĝis en 1263. Dum la turkoj la loĝantaro malpliiĝis, fine neniu loĝis tie. Ĝis 1745 la loko estis paŝtejo de Limgarda zono. En 1786 germanoj refondis la vilaĝon. En 1910 loĝis en Bulkeszi 2899 homoj, (germanoj 2777 (96 %). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj ĝis 1944 tio estis parto de Hungario. En 1945 la germanoj deportiĝis. En 1948 alvenis homoj el Bosnio, la vilaĝo estis nomumita pri monto Maglić. En 2002 loĝis en Maglicj 2695 homoj, (serboj 2426 (90 %), slovakoj 101 kaj aliaj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]