Magnus Brostrup Landstad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Magnus Brostrup Landstad

Magnus Brostrup Landstad (naskita la 7-an de oktobro 1802 en Måsøy, mortis la 8-an de oktobro 1880 en Oslo) estis norvega pastro, verkisto de himnoj, folklor-kolektanto kaj himnara kompilisto/eldonisto. Li estis la kuzo de Hans Peter Schnitler Krag.

Landstad transloĝiĝis kun sia patro Hans Landstad (1771-1838) kiu ankaŭ estis pastro, unue en 1806 al Øksnes, al Vinje en 1811 kaj Seljord en 1819. Li prenis teologian gradon (Cand. theol.) en 1827, kaj poste funkciis kiel asistanta pastro en Gausdal. Li edziĝis al Wilhelmine Margrete Marie Lassen, filino de pastro en Hadeland, en 1828. Magnus Brostrup Landstad iĝis vikario en Kviteseid en 1834, kie li kaj lia familio suferis severan pulman malsanon en la unua jaro. En 1839 li ekprenis la pastrecon en Seljord post morto de sia patro. En 1849 li transloĝiĝis kun sia edzino kaj dek du infanoj al Fredrikshald (Halden), kie li ricevis paroĥon. Landstad pastris en Sandar en 1859. Li ricevis la Ordenon de S-ta Olav en 1870. Post apopleksio en 1874, li transloĝiĝis al Christiania.

Landstad restas konata ĉefe kiel himnoverkisto kaj kolektanto de folkloraĵoj. En Seljord troviĝas Landstad-Instituto, nomita laŭ li.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Norvega Folkeviser, 1852/1853 (Google Books).
  • Landstads kirkesalmebog, 1869. Komencita en 1852. Tiu ĉi himnaro restis uzata en norvegaj (luteranaj) paroĥoj ĝis 1985.

Folklor-kolektado[redakti | redakti fonton]

Landstad lasis ĉirkaŭ 30.000 manskribitajn paĝojn inkluzive de kolektitaj receptoj, kutimoj, popolkantoj kaj legendoj. Proksimume 4.500 paĝoj da materialo estas eldonitaj. Li savis multajn popolajn poemojn.