Mahadevapura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mahadevapura
setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 12° 59′ N, 77° 42′ O (mapo)12.9977.7Koordinatoj: 12° 59′ N, 77° 42′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Mahadevapura (Barato)
Mahadevapura (Barato)
DEC
Mahadevapura
Mahadevapura
Situo de Mahadevapura

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mahadevapura [+]
vdr

Mahadevapura, estas urbego kaj municipo en suda Barato, en sudorienta parto de subŝtato Karnatako, en distrikto de Bengaluro. Ĝi estas antaŭurbo kaj navedurbo de Bengaluro.

Stacio de metroo en Mahadevapura

Demografio[redakti | redakti fonton]

Mahadevapura en 2011 havis 226 847 (laŭ hispana Vikipedio) da loĝantoj kun legopovo 73% (en 2001), pli alta, ol la meza landa averaĝo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mahadevapura situas en montaro 893 m super la marnivelo. Subŝtata kaj distrikta sidejo Bengaluro troviĝas 14, Kolar 49, Tumakuru 76, Mumbajo 845, Kolkato 1551, tutlanda ĉefurbo Delhio 1740 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de Mahadevapura dum la historio ligiĝis ĉiam al la proksima Bengaluro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Mahadevapura fariĝis grava informa teknologio-centro en la komenciĝanta 21-a jarcento. La urbego enhavas plurajn signifajn kompaniojn. Gravas ankaŭ la komercado.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo estas la kanara, sed pro la altnivela ekonomio oni multe uzas ankaŭ la anglan.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Mahadevapura situas en savanoklimato laŭ klimata klasifiko de Köppen Aw kun influo de musono. La meza ĉiujara temperaturo estas 25 °C kaj varias inter 19-30 °C. Jare pluvas averaĝe 1078 mm, en ĉiuj monatoj pluvas iomete, sed tre ofte inter majo kaj oktobro.

Vendejego en Mahadevapura

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kiel antaŭurbo, Mahadevapura havas tre bonajn vojan kaj fervojan ligilojn al Bengaluro, same al la proksimaj komunumoj. Metroo de Bengaluro havas tie haltejon. La plej proksima flughaveno funkcias ĉe Bengaluro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • preĝejoj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans