Mahmud Darwish

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Mahmud Darwisch)
Mahmud Darwish
Persona informo
محمود درويش
Naskiĝo 13-an de marto 1941 (1941-03-13)
en Al-Birwa
Morto 9-an de aŭgusto 2008 (2008-08-09) (67-jaraĝa)
en Houston
Religio ateismo vd
Lingvoj arabahebrea vd
Ŝtataneco Palestino vd
Familio
Gefratoj Zaki Darwish vd
Edz(in)o Rana Kabbani vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
Aktiva dum 1964– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mahmud Darwish (arabe : محمود درويش, * la 13-an de marto 1941 en Al-Birwa, proksime de Akko, norda Israelo (tiutempe Palestino); 9-an de aŭgusto de 2008 en Houston, Teksaso, Usono), estis palestina poeto, kiu estis priskribita kiel la poezia voĉo de sia popolo [1] kaj populara en la tuta araba mondo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Konataj poemoj kiuj servis por la muziko de la libana muzikisto Marcel Khalifé, estas Rita kaj la fusilo kaj Al mia patrino. La motivo de amo al (jud-israela) fremdulino, kiu en la "Ritaj poemoj" de la 1960-aj jaroj kaŭzis furoron en la araba mondo, longe servis por poezie ripeti la eblecojn de filozofio de vivo en dialogo kaj rekrei ĉiam denove utopian novan komencon.

Ponto inter kulturoj[redakti | redakti fonton]

Mahmoud Darwish estis priskribita kiel unu el la plej elstaraj nuntempaj poetoj en la araba mondo same kiel la poezia voĉo de la palestina popolo; liaj volumoj de poezio estis tradukitaj al 30 lingvoj[1][2].

En siaj verkoj li kampanjis kontraŭ maljusteco kaj subpremo same kiel por paca kaj justa kunvivado de palestinaj araboj kaj israelaj judoj. Li ankaŭ plurfoje diskutis la sorton de multaj palestinanoj en ekzilo.

Liaj poemoj provas kapti la voĉojn de la aliaj, inkluzive de la "malamiko", percepti fremdajn partojn en si mem kiel riĉigo kaj pridubi naciismajn-koloniajn identecajn konstruojn por montri eblajn vojojn al pli homa mondo kaj socio. Ĉi tio ankaŭ ŝanĝas la komprenon de ekzilo, kiu estas pli kaj pli rigardata kiel elementa ero de propra identeco - simila al la perspektivoj de Edward Said pri ekzilo kaj identeco[3].

Politiko[redakti | redakti fonton]

En 1988, kiel iama membro (1987-1993) de la Plenuma Komitato de PLO (Palestina Nacia Konsilio), li verkis la Palestinan Deklaron pri Sendependeco[4]. Darwish estis konsiderita fervora kritiko de kaj israela politiko kaj la palestina gvidado[5].

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Premio Lotuso (1969), de la Afro-Azia Poeto-Unio
  • Internacia Lenin-Pacpremio (1983 el Sovetunio )
  • Chevalier des Arts et des Lettres (1993 el Francio )
  • Lannan Kultura Libereco-Premio (2001) [6]
  • Pacpremio Erich Maria Remarque de la urbo Osnabrück kune kun Dan Bar-On (2003)
  • Premio Prince Claus (2004)
  • Ora florkrono ĉe la internacia poezia renkontiĝo La Vesperoj de Poezio en Struga (Makedonio).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Palästinensischer Dichter Darwisch gestorben. En: Frankfurter Allgemeine Zeitung, la 9-an de aŭgusto 2008.
  2. Suleman Taufiq: Neue arabische Lyrik. Deutscher Taschenbuch Verlag, München 2004, ISBN 3-423-13262-0, S. 217.
  3. Stephan Milich: „Fremd meinem Namen und fremd meiner Zeit: Identität und Exil in der Dichtung von Mahmud Darwisch“. Berlin: Hans Schiler Verlag, 2005
  4. Mahmoud Darwish. Kurzbiographie auf der Internetsite der Lannan Foundation
  5. Palästinensische Dichterlegende. Mahmud Darwisch gestorben. En: Der Spiegel. la 10-an de aŭgusto 2008.
  6. Lannan Foundation: 2001 Lannan Cultural Freedom Prize awarded to Mahmoud Darwish