Majstro Paŭlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lasta vespermanĝo fare de Majstro Paŭlo
Majstro Paŭlo
Persona informo
Naskiĝo 1470-1480
en ?
Morto 1537-1542
en Levoča
Ŝtataneco Hungario
Subskribo Majstro Paŭlo
Okupo
Okupo skulptisto • carver
vdr

Majstro Paŭlo estis la plej granda hungarlandana skulptisto en la 16-a jarcento. Lia nomo estas uzata hungare Lőcsei Pál mester, slovake: Majster Pavol z Levoče.

Majstro Paŭlo: Kristo meditas

Biografio[redakti | redakti fonton]

La plej multaj dokumentoj pri Majstro Paŭlo malaperis dum la incendio en Lőcse en 1550, tial, nek lia familia nomo, nek datoj aŭ lokoj de naskiĝo kaj morto estas konataj. Estas supozite, ke li estis naskita inter 1470 kaj 1480, li mortis inter 1537 (laŭ oftaj mencioj) kaj 1542 (laŭ lia vidvino). La unuaj datenoj devenis el 1503.

Majstro Paŭlo [1] verŝajne lernis skulptadon en Krakovo. Li ekloĝis en Lőcse/Levoča ĉirkaŭ 1500 kaj edziĝis kun filino de influa civitano. En 1506 li establis ĉizadlaborrenkontiĝon. Li skulptadis en Supra Hungarujo, tiutempe en la malsupraj regionoj estis malstabila politika stato kun kamparanaj ribeloj, komenciĝantaj kontraŭturkaj bataloj, politikaj krizoj. Lia malfrua gotika altaro estas la plej alta en Eŭropo kun 18,62 metroj de alteco. Ĝi estis ĉizita el ligno kaj ornamita kun oro.

En 1527 li iĝis membro de la urba magistrato, sed li iĝis fama nur post sia morto. Eĉ arthistoriistoj komencis mencii sian nomon nur en la 1870-aj jaroj. El la tiutempaj skulptaĵoj estas nur malmultaj, kiuj estas aŭtentikaj laboroj de Majstro Paŭlo.

Elektitaj skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]