Makula cervo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Makula cervo
Ekzempleroj fotitaj en la Ternopila provinco de Ukrainio
Ekzempleroj fotitaj en la Ternopila provinco de Ukrainio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Cervedoj Cervidae
Subfamilio: Cervenoj Cervinae
Genro: Cervo Cervus
Specio: C. nippon
Cervus nippon
Temminck, 1838
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Subspecioj

C. n. dybowskii
C. n. grassianus
C. n. hortulorum
C. n. keramae
C. n. kopschi
C. n. mandarinus
C. n. nippon
C. n. taioanus
C. n. yesoensis

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La makula cervo (Cervus nippon) el la ordo de parhufuloj kaj familio de cervedoj troviĝas en nordorienta, norda, orienta kaj suda Ĉinio, kaj ankaŭ en Japanio, Koreio kaj Rusio. Ĝi estas mezgranda el la cervedoj. La vircervo havas kornojn. En vintro ĝi portas sur si brunajn, dikajn kaj densajn harojn. En somero ĝiaj haroj estas ruĝbrunaj, maldensaj kun blankaj makuloj. Sur la koksoj estas blankaj makuletoj.

Tiuj palearktisaj cervoj vivas ĉe la rando de pinglolarĝfoliaj arbaroj kaj montaj herbejoj. Frumatene kaj vespere ili agas kaj serĉas manĝajojn. Iliaj manĝaĵoj estas herboj, arbofolioj, ŝosoj, arboŝelo kaj musko. En somero ili ofte eniras arbaron kaj ripozas en ombro, kaj en vintro ili kutimas ripozi en suna flanko de monto. La makula cervo moviĝas rapide kaj facile, ĝiaj flarado kaj aŭdado estas akraj, sed ĝia vidado ne bona. La cervinoj vivas kune kun siaj idoj. La vircervoj agas solaj, nur en la pariĝa tempo de aŭgusto ĝis novembro ili kunvivas kun cervinoj. En tiu tempo ofte okazas intensa batalo inter vircervoj. Per siaj longaj kornoj ili atakas unu alian, kio kaŭzas al ili vundon aŭ morton. La cervino naskas inter aprilo kaj junio, ĉiufoje unu idon, hazarde du. La gravedeco daŭras 220-240 tagojn. La idoj mamsuĉas ĝenerale tri monatojn. Ili maturiĝas en la aĝo de 2-3 jaroj. Ĝenerale ili povas vivi ĉ. 20 jarojn.

La juna korno de la cervo estas valora ĉina drogo kaj estas la plej bonkvalita kaj plej multekosta el la diversaj cervokornoj. Ĝia viando estas bongusta, facile digestebla kaj tonika. Ĝia felo estas materialo por fari ledon. Krome, la muskolo, vosto, generilo, feto, sango kaj reno de la cervo ĉiuj estas uzeblaj kiel materialo de medicinaĵo. Pro tio, la makula cervo havas tre altan ekonomian valoron. Ĉinio de longe starigis cervobredejojn en diversaj lokoj. Kvankam la cervo produktiĝas en Azio, tamen ĝi estas bredata jam en multaj aliaj landoj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]