Malahide (Ontario)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malahide
township municipality in Ontario • lower-tier municipality
Administrado
Ŝtato  Kanado
Provinco Ontario
Demografio
Loĝantaro 9 292  (2016) [+]
Loĝdenso 24 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 48′ N, 80° 56′ U (mapo)42.7928-80.9361Koordinatoj: 42° 48′ N, 80° 56′ U (mapo) [+]
Areo 395,05 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Malahide (Ontario)
Malahide (Ontario)
DEC
Malahide
Malahide
Lokigo de Ontario en Kanado
Situo de Malahide (Ontario) en Ontario
Malahide (Kanado)
Malahide (Kanado)
DEC
Malahide
Malahide
Situo de Malahide (Ontario) en Kanado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Malahide, Ontario [+]
vdr

Malahide (angla prononco laŭ sistemo IFA [mˈælɐhˌa͡ɪd]) estas loĝloko de Kanado, kiu konsideratas malurba municipo. Ĝi situas en la provinco Ontario, ĉe la norda bordo de la lago Erie, kaj nomatas laŭ la historia la kastelo Malahide en la graflando Dublino de Irlando. Laŭ la stato de la censo 2016 en la loĝloko vivis 9 292 loĝantoj sur areo de 395,05 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 24 loĝantoj/km².

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

La malurba municipo konsistas el la vilaĝaj komunumoj Candyville, Crossley-Hunter, Kopenhago, Dunboyne, Fairview, Glencolin, Grovesend, Jafo, Kingsmill, Lakeview, Little Aylmer, Luton, Lyon (nomata laŭ Liono), Mile Corner, Mount Salem (laŭ la biblia loko Salem, kiu eble referencas al antikva Jerusalemo), Mount Vernon, Ormond Beach, Orwell, Port Bruce, Sevilla (nomata laŭ Sevilo), Springfield, Summers Corners kaj Waneeta Beach.

En Kanado ekzistas du loĝlokoj nomitaj Springfield (la alia estas Springfield en Manitobo), kaj unuopaj tiunomaj urboj ankaŭ troveblas en aliaj anglalingvaj landoj, sed en la apuda Usono ekzistas urboj de tiu nomo eĉ en 34 subŝtatoj. Tiel Springfield estas nomo tre uzata por fikciaj urboj, ekzemple, en The Simpsons.

arbara teejo "la verda rano"
la kastelo Malahide en Irlando, laŭ kiu nomatas la loĝloko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]