Malakoffturm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malakoffturm
turo
Estiĝo 1855
Lando Germanio vd
Situo Altstadt-Süd
Situo
Geografia situo 50° 55′ 58″ N, 6° 57′ 49″ O (mapo)50.932676.96361Koordinatoj: 50° 55′ 58″ N, 6° 57′ 49″ O (mapo)
Malakoffturm (Nordrejn-Vestfalio)
Malakoffturm (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Malakoffturm
Malakoffturm
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Situo de Malakoffturm
Map
Malakoffturm
Posedata de Hans Imhoff vd
vdr
Malakoffturm kun Rejnbordo-Fortikaĵo, maldekstre de la havenbaseno (1884)
Malakoffturm, nun dekstre de la havenbaseno (2012)
Dosiero:Hafenterrasse am Malakoffturm (27740110326).jpg
Haventeraso ĉe Malakoffturm (2016)

La turo Malakoffturm estas postlasaĵo de la Rejnbordo-Fortikaĵo, kiun la registaro de la reĝlando Prusio starigis de 1848 ĝis 1858 en Kolonjo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post kiam en la 1840-aj jaroj la fortikaĵoj antaŭmetitaj al la urbo Kolonjo estis densigitaj kaj fortikitaj, en 1848 komenciĝis la elkonstruo de la Rejnflanka urbofortikigo. Al tio apartenis la instalado de nova sekura haveno antaŭ la suda urbocentro, la realigo de dorsflanka muro kaj la konstruo de pordegoturo ĉe la norda pinto de la havenbaseno inkluzive feran turnoponton. La laboroj pri turo kaj turnoponto okazis de 1852 ĝis 1855. Sed la turo kun siaj flankaj konstruaĵoj estis finkonstruita jam en 1854 en sia ekstero, dum kiam la interna elkonstruo estis finata nur en 1855. La instalaĵo ĉe la norda pinto de „Rheinau“ estis krom la vera pordegoturo konceptita kiel baterio kun supervolbita pafilegoturo.[1]

Kun la kontinua pluevoluo de la atakarmiloj ankaŭ ŝanĝiĝis la strategia graveco de la defendinstalaĵoj. Post la transiro de la fortikaĵo ĉe la Rejnbordo – ne plu bezonata pro militaj celoj – de la armeo al la urbo Kolonjo tiu ĉi povis komenci la elkonstruon de la areo al haveno. De 1892 ĝis 1898 sekvis plena alikonstruo, dum kiam ekestis la novaj ŝipfarejaj kaj havenaj instalaĵoj.[2] La turo Malakoff je tio perdis ankaŭ sian fortikaĵan gravecon. Kadre de la konstruo de la nova havenbaseno ĝi krom tio ŝanĝis la flankon: dum kiam ĝi je la malnova baseno destinita kiel sekurhaveno lokis sur la flanko de la Rejno, post fino de la konstrulaboro ĝi lokis sur la urba flanko.

Por la funkciado de la turnoponto, kiu ligis la havenon kun la lignofoirejo, oni konstruis en la turon Malakoff hidraŭlikan premakvopumpilon. La instalaĵon el ponto kaj pumpilo fabrikis en la jaro 1888 la firmaoj Harkort en Duisburgo resp. Haniel & Lueg en Duseldorfo. Por movi la pontan mason da 420 tunoj, oni bezonis premon da 50 baro, kiun produktis la pumpstacio en la turo Malakoff. Origine por la funkciado de la tricilindra prempumpilo estis uzata 8-ĉevalpova alternkurenta motoro de la firmao Helios AG en Kolonjo. La konekton de la pumpstacio en la Malakoffturm al la movaj partoj de la ponto je tio starigis subteraj tuboj.[3] En la jaro 1986 la instalaĵo estis funde resanigita.[4]

Post la Dua Mondmilito la havena transŝarĝo en Kolonjo translokiĝis pli kaj pli al aliaj starejoj, kaj la Rheinauhafen perdis je graveco. La turnoponto nun estas kutime malfermita por piedirantoj kaj biciklantoj, kiuj atingas trans ĉi tiu la ĉokoladomuzeon vidalvide de la Malakoffturm, kiu ekestis en 1993 je uzado de malnova konstrusubstanco ĉe la norda pinto de la haveno. Ekde 2005 ĉe kaj en la Malakoffturm troviĝas la „Haventeraso ĉe la Ĉokoladomuzeo.“[5]

Nomdonado[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1855 la turo starigita por sekurigo de la Rheinauhafen ricevis la nomon „Malakoffturm“. La kaŭzoj por la nomado de turo de la kolonja fortikaĵoj jam en la 1940-aj jaroj por Ernst Zander, kavaleria kapitano ĉe la arme-komandejo en Kolonjo. Antaŭis ĝin la konkero de Fortikaĵo Malakov en Sebastopolo fare de francaj trupoj la 8-an de septembro 1855, post kiam antaŭe la defendaj rusoj en la Krimea Milito dum dek unu monatoj rezistis al la sieĝo fare de francoj, angloj, turkoj kaj sardoj.[6]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Malakoffturm estis konceptata en sia brika arĥitekturo de Schnitzler en similaj formoj kiel la fortikaĵoj de la dua generacio realigataj en la 1840-aj jaroj. (1, 3, 5, 7, 9 kaj 11).[7] Je tio ĝi konsistas el duetaĝa subkonstruaĵo, sur kies kvadrata, urboflanka parto troviĝas la duetaĝa, okangula turosurmetaĵo, kaj el la rektangula alkonstruaĵo al la havenflanko, kiu finiĝas en duonronda konko.[8] Al tiu ĉi ankoraŭ ekkoneblas la almetaĵo de la origina fortikigo de la Rejnbordo. Ĉe la turo troviĝas urboflanke orielo, sube memortabulo por la memoro al la havenelkonstruo de 1892 ĝis 1898.[9] Ambaŭ konstrupartojn koronas murdentaroj.

Fotaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Architekten- und Ingenieurverein für Niederrhein- und Westfalen (eld.): Köln und seine Bauten. Festschrift zur VIII. Wanderversammlung des Verbandes deutscher Architekten- und Ingenieur-Vereine in Köln vom 12. bis 16. August 1888. M. DuMont-Schauberg, Kolonjo 1888, p. 204 (Neŝanĝita noveldono: Buchhandlung Walther König, Kolonjo 1984, ISBN 3-88375-036-0)
  • Uta Grefe: Köln in frühen Photographien 1847–1914. Schirmer/Mosel, München 1988, ISBN 3-88814-294-6, pj. 145–147.
  • Hiltrud Kier (priverk.) kunlabore de Fried Mühlberg: Denkmälerverzeichnis. 12.1 Köln Stadtbezirk 1 (Altstadt und Deutz). Eldoninto: Landeskonservator Rheinland, Rheinland Verlag, Kolonjo 1979, ISBN 3-7927-0455-2, p. 72.
  • Dieter Klein-Meynen, Henriette Meynen, Alexander Kierdorf: Kölner Wirtschaftsarchitektur. Von der Gründerzeit bis zum Wiederaufbau. Wienand Verlag, Kolonjo 1996, ISBN 3-87909-413-6, p. 117sj.
  • Henriette Meynen (eld.): Festungsstadt Köln. Das Bollwerk im Westen. (=Fortis Colonia e.V., Schriftenreihe 1) Hermann-Josef Emons Verlag, Kolonjo 2010, ISBN 978-3-89705-780-7, pj. 266–271, 495.
  • Hermann Wieger (eld.): Handbuch von Köln. Verlagsanstalt Hermann Wieger, Kolonjo 1925, pj. 251, 322.
  • Jürgen Wilhelm (eld.): Das grosse Köln Lexikon. Greven Verlag, Kolonjo 2005, ISBN 3-7743-0355-X, S. 301f.
  • Ernst Zander: Befestigungs- und Militärgeschichte Kölns (einschließlich der früher selbständigen Städte Deutz und Mülheim) vom Beginn der Franzosenzeit (1794) bis zum Ende der britischen Besatzungszeit (1926) in zwei Bänden. Volumo I, Verlag des Kölnischen Geschichtsvereins e.V., Kolonjo 1944 (militkaŭze ne aperinta; printspecimeno en la urba arĥivo de Kolonjo), p. 377s.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ernst Zander: Befestigungs- und Militärgeschichte Kölns (einschließlich der früher selbständigen Städte Deutz und Mülheim) vom Beginn der Franzosenzeit (1794) bis zum Ende der britischen Besatzungszeit (1926) in zwei Bänden. Band I, Verlag des Kölnischen Geschichtsvereins e.V., Köln 1944 (pro militkaŭzo ne aperinta; printspecimeno en la arĥivo de la urbo Kolonjo), p. 377.
  2. Hermann Wieger (eld.): Handbuch von Köln. Verlagsanstalt Hermann Wieger, Kolonjo 1925, p. 251.
  3. laŭ indikotabulo ĉe la turnoponto.
  4. Dieter Klein-Meynen, Henriette Meynen, Alexander Kierdorf: Kölner Wirtschaftsarchitektur. Von der Gründerzeit bis zum Wiederaufbau. Wienand Verlag, Kolonjo 1996, ISBN 3-87909-413-6, p. 118.
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-01. Alirita 2016-08-05.
  6. Ernst Zander: Befestigungs- und Militärgeschichte Kölns (einschließlich der früher selbständigen Städte Deutz und Mülheim) vom Beginn der Franzosenzeit (1794) bis zum Ende der britischen Besatzungszeit (1926) in zwei Bänden. Volumo 1, Verlag des Kölnischen Geschichtsvereins e.V., Köln 1944 (pro militkaŭzo ne aperinta; printspecimeno en la arĥivo de la urbo Kolonjo), p. 378.
  7. Architekten- und Ingenieurverein für Niederrhein- und Westfalen (eld.): Köln und seine Bauten. Festschrift zur VIII. Wanderversammlung des Verbandes deutscher Architekten- und Ingenieur-Vereine in Köln vom 12. bis 16. August 1888. M. DuMont-Schauberg, Kolonjo 1888, p. 204 (Neŝanĝita noveldono: Buchhandlung Walther König, Kolonjo 1984, ISBN 3-88375-036-0)
  8. Hiltrud Kier (priverk.) kunlabore kun Fried Mühlberg: Denkmälerverzeichnis. 12.1 Köln Stadtbezirk 1 (Altstadt und Deutz) Eld. Landeskonservator Rheinland, Rheinland Verlag, Kolonjo 1979, ISBN 3-7927-0455-2, p. 72.
  9. Hermann Wieger (eld.): Handbuch von Köln. Verlagsanstalt Hermann Wieger, Kolonjo 1925, p. 251.