Malferma Universitato de Japanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malferma Universitato de Japanio
Lerneja sidejo
Lerneja sidejo
universitato
moto Kiam ajn, kie ajn, Kiu ajn
Informoj
fondodato aprilo 1983
Situo
Geografia situo 35° 39′ 12″ N, 140° 3′ 0″ O (mapo)35.653361140.050028Koordinatoj: 35° 39′ 12″ N, 140° 3′ 0″ O (mapo)
lando Japanio
urbo Ĉiba
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Open Education Global
Internacia Konsilio por Malferma kaj Distanca Edukado vd
Malferma Universitato de Japanio (Japanio)
Malferma Universitato de Japanio (Japanio)
DEC
Malferma Universitato de Japanio
Malferma Universitato de Japanio
Map
Malferma Universitato de Japanio
vdr

La Malferma Universitato de Japanio (japane 放送大学, Hōsō Daigaku, angle Open University of Japan, akronime konata OUJ, antaŭe angle The University of the Air), la angla nomo de la universitato estis ŝanĝita la 1an de oktobro 2007) estas japana privata universitato dedistanc-eduka, kiu havas studentojn de ĉie en Japanio ; ĝi akceptis siajn unuajn studentojn en 1985.

Ĝi sidejo situas ĉe 2-11 Wakaba, Mihama - ku, Ĉiba Urbo, Gubernio Ĉiba. Fondita en 1981 kaj establita kiel universitato en 1983. Ĝi estis establita kaj funkciigita sub la jurisdikcio de la Ministerio de Edukado, Kulturo, Sporto, Scienco kaj Teknologio kaj la Ministerio pri Internaj Aferoj kaj Komunikadoj bazita sur speciala Leĝo pri la Malferma Universitato. La lernado baziĝas pri korespondado kaj la universitato/diplomiĝa lernejo ĉefe faras elsendajn klasojn kaj retajn klasojn .

Nuntempe ekzistas bakalaŭroj, magistro- kaj doktecaj kursoj. Studentoj povas registriĝi kiel ĝeneralaj studentoj por akiri gradon; ili ankaŭ povas elekti nur kursojn de intereso, kaj la kreditaĵoj gajnitaj povas esti registritaj en la grado de la studento kiam ili estas antaŭenigitaj al ĝeneralaj studentoj en la estonteco.

Kun preskaŭ 90,000 studentoj aliĝintaj (en 2007), 45,000 studentoj diplomiĝis de la universitato. Ĝi estas unu el la plej grandaj akademiaj institucioj en la lando kaj kvalifikas kiel unu el gigantaj universitatoj de la mondo. Ekde ĝia fondo, pli ol 780,000 studentoj prenis kursojn de la institucio.

Gradaj kursoj de Bakalaŭro estas haveblaj en ses areoj de studo: Vivo kaj Bonfaro, Psikologio kaj Edukado, Socio kaj Industrio, Homaj Sciencoj kaj Kulturo, Informadiko, Naturo kaj Medio.

La instruplano konsistas el fundamentaj temoj, kursaj temoj (enkonduko, specialaĵo kaj integrigo) kaj diplomiĝaj esplorunuoj. Ĉiu studunuo estas subtenita de dediĉite verkita lernolibron, kune kun dek kvin 45- minutoj longaj registritajn lekciojn. Multe da vizaĝ-al-vizaĝaj lekcioj, densigitajn somerajn kursojn kaj enretaj unuoj estas ankaŭ haveblaj. Plejparte studoj estas ofertitaj en la japana sole.

Kunlaboro[redakti | redakti fonton]

La 1-a de novembro 2021, ekzistas 406 universitatoj kaj malaltgimnazioj kiuj finis kredittransigajn interkonsentojn kun La Malferma Universitato de Japanio, proksimume 36% de ĉiuj universitatoj kaj malaltgimnazioj en Japanio. Krome, oni finis kreditajn transigajn interkonsentojn kun 11 diplomiĝaj lernejoj kaj 16 altlernejoj de teknologio. La nombro da studentoj akceptitaj de aliaj universitatoj ĉiujare atingas proksimume 4,700 (ĉirkaŭ 10,000 temoj entute), kontribuante al la riĉigo de instruplano en aliaj universitatoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]