Saltu al enhavo

Mocio de demisio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malfidomocio)

Per mocio[1] de demisiomalkonfiddeklaro parlamento formale decidas ke ĝi ne subtenas unuopan ministron aŭ la tutan registaron. Depende de la konstitucio, sed ankaŭ de neoficialaj kutimoj, la ministro aŭ registaro sekve devas demisii.

Ekzemple laŭ la germana konstitucio la mocio devas esti konstruiva, tio signifas ke la parlamento povas malelekti ĉefministron nur se ĝi samtempe elektas novan. Per tio la konstitucio evitas ke pure negativa parlamenta plimulto kaŭzas ke la ŝtato daŭre ne havas (ne nur oficantan) registaron. Similan regulon havas HispanioPollando ktp.

La sveda konstitucio "Regeringsformen" de jaro 1974 permesas malkonfiddeklaron kontraŭ aŭ unuopa ministro (krom ĉefministro) aŭ la tuta registaro [2]. Ekde jaro 1980 la sveda parlamento voĉdonis 14-foje pri malkonfiddeklaroj. Nur unufoje tio rezultigis malsuprenmeton de la registaro, nome dum jaro 2021 post ke la parlementanoj voĉdonis kontraŭ tuta registaro de Stefan Löfven.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. vidu la dubajn voĉojn en la diskutpaĝo
  2. https://lagen.nu/1974:152#K6P7S1

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]