Mallumigado (hortikulturo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mallumigado estas tekniko en forcejo por la stirado de la florindukto (t.e. la ekigo de florproduktado dum la kresko de planto) de plantaj kulturoj. La tuta forcejo aŭ unuopaj unuoj aŭ unuopaj tabloj estas kovrataj per lumnetralasanta plastfolio aŭ nigra tuko por tiel mallongigi la tagon je ekzemple 10 horoj.

Multaj plantoj reagas ĉe la indukto de la floroj je la taglongo. Ekzistas t. n. kurttagplantoj, longtagplantoj kaj tagneŭtralaj plantoj. Artefarita mallumigo de ornamplantoj dum la someraj monatoj kaŭzas, ke la plantoj floras pli frue, ol ili florus dum la natura taglongo. La vendadodato de la plantoj povas esti stirata, se la reakcia tempo de la planto estas konata. [1].

Gravaj stireblaj kulturoj, ĉe kiu la hortikulturisto aplikas mallumigadon estas belega eŭforbio, krizantemo kaj koralfloro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gartenchrysanthemen im Vergleich Arkivigite je 2014-07-26 per la retarkivo Wayback Machine, Bayerische Landesanstalt für Weinbau und Gartenbau.