Fotoperiodismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Fotoperiodismo estas la dependeco de kreskado, evoluado kaj konduto ĉe plantoj de la longeco de la tago (fotoperiodo).[1] La minimuma surfaca denseco estas ĉi tie ĉirkaŭ 10−2 ĝis suben al 10−3 W/m² − jam la lumo dum plena luno povas havi efikon (≈ 5 • 10−3 W/m²).

Kurttagplanto (KTP) aŭ Longtagplanto (LTP)[redakti | redakti fonton]

En la praktiko tio signifas, ke evoluprocesoj de plantoj dependas de la taga longeco (taga luma periodo), precipe la florinduko (florformiĝo). La senluma aŭ nokta fazo estas decida por la konduto de la planto. La fotoperiodismo estas genetike determinita. Malfajne oni povas distingi tri tipojn de plantoj:

  • kurttagplantoj (KTP),
  • longtagplantoj (LTP) kaj
  • tagneŭtralaj plantoj.

Kurttagplanto prokrastas komenci iun proceson, ofte la florindukon, ĝis la tagoj (taga lumdaŭro) estas pli mallongaj ol „la kritika taglongeco“. Longtagplantoj prokrastas komenci iun proceson (ofte la florindikon) ĝis la tagoj estas pli longaj ol la „kritika taglongeco“. Tagneŭtralaj plantoj ne montras efikon pri la longeco de la taglumo.

Ne temas pri ĉio- aŭ nenio-efekto. Tiu reakcio estas diversgrade determinita ĉe la diversaj specioj. Ĉe kelkaj specioj sufiĉas unu sola indukciklo (Ipomoea nil), aliaj bezonas ĝis 25 ciklojn (Plantago lanceolata). Oni krome distingas inter kvalitaj (absolutaj) kaj kvantaj kurt- aŭ long-tagplantoj. La kvantaj fotoperiodaj plantoj povas esti rigardataj kiel interliga ĉeno inter la fotoperiodaj kaj tagneŭtralaj plantoj, ĉar ili floras kaj en daŭra mallumo kaj en daŭra lumo. Plilongigo (LTP) aŭ malplilongigo (KTP) de la fotoperiodo akcelas tamen la florindukon. Ankaŭ ekzistas kurtlongtagplantoj (KLTP) kaj longkurttagplantoj (LKTP), kiuj bezonas du diversajn sinsekvajn fotoperiodojn. La celo estas distingi inter la mallongaj tagoj en printempo kaj en aŭtuno.

Rekonado de la taglongeco[redakti | redakti fonton]

La planto rekonas la taglongon ne rekte pere de la longeco de la fotoperiodo, sed pere de la malluma periodo, kiu ankaŭ klarigas la fakton, ke unu hela plenluma nokto sufiĉas por signife malakceli la florindukon. Tial eble pli bone estus nomi la plantojn kurt- aŭ long-noktplantoj. Ĉe kelkaj KTP-oj la ĝenlumo de nur kelkaj minutoj sufiĉas por malinduki la floradon. Male ĉe LTP-oj la ĝenlumo devas esti dum pluraj horoj por efiki kaj induki la floradon.

Krome la surfaco de la planto, kiu estas lumigata, ne rilatas al la afero. Ofte jam parto de folio , kiu estas sub lumo sufiĉas. En rapideco de 2 ĝis 4 mm/h la informo estas transportata pere de FT(Flowering Locus T)-proteino, kiu ankaŭ nomiĝas florigeno, al la tigajmeristemoj.[2]

Utiligado de fotoperiodismo en hortikulturo[redakti | redakti fonton]

Konante la fotoperiodismajn ecojn de la kultivataj plantoj la hortikulturisto povas kultivi la plantojn tiel, ke ĝi floras kiam li volas. Li aŭ donas artefaritan lumon aŭ mallumigas la planton per nigraj tukoj.[3]

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Kvalitaj longtagplantoj:

Kvantaj longtagplantoj:

Tagneŭtralaj plantoj:

Kvalitaj kurttagplantoj:

Kvantaj kurttagplantoj:

Longkurttagplantoj:

Kurtlongtagplantoj:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Ruge, U.: Angewandte Pflanzenphysiologie Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart1966, paĝoj 335 – 370

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lexikon der Biologie. (http://www.spektrum.de/lexikon/biologie/photoperiodismus/51347) de 2014-06-15 eldonejo Spektrum der Wissenschaft
  2. Corbesier et al. (Mai 2007). “[http://www.aki.ku.dk/cellebiologi-k/Artikler+Noter%282007%29/MP/FT-artikel.%20Plant%20cell%20biol.pdf FT Protein Movement Contributes to Long-Distance Signaling in Floral Induction of Arabidopsis]”, Science 316, p. 1030–1033. 
  3. Seipel, H. : Facchkund für Gärtner/innen. Dr Felix Büchner handwerk und Technik, Hamubrg, 9a eldono, 2014. p. 59- 60

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]