Malnova kalvinana preĝejo (Rásonysápberencs)
Kalvinana preĝejo de Rásonysápberencs | |
---|---|
reformed Christianity church | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Rásonysápberencs |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | romaniko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonita |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas historia monumento en vilaĝo Rásonysápberencs (Hungario).
Historio[redakti | redakti fonton]
La tiam katolika preĝejo supozeble estis konstruita en la 12-a jarcento en tiam memstara vilaĝo Rásony [rAŝonj]. En la sekva jarcento la kirko pligrandiĝis. En 1669 la plena konstruaĵo estis renovigita, ŝajnas tiam la kalvinanoj havis jam la preĝejon. Interne en 1737 oni faris benkojn kaj barokan predikejon, en 1760 nova plafono konstruiĝis. La orgeno alvenis en 1938. La tegmento estis kovrita per ardezoj en 1926. Plena renoviĝo okazis en 1957.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La sentura kirko situas sola en tombejo. Fasado de la konstruaĵo estas tre simpla, meze estas la enirejo, plej supre estas nur 2 fenestroj, tre mallarĝaj. Al la navo aliĝas la ronda absido. Interne sur la arko restaĵoj de freskoj restis el la katolika erao.
Sonorilostablo[redakti | redakti fonton]
Ĉar la menciita preĝejo ne havas turon, en mezo de la vilaĝo en 1748 oni konstruis sonorilostablon 14 metrojn altajn. La pinto estas piramido, la fundamento estas kvadrato.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungare kun foto[rompita ligilo]
- hungare kun fotoj
- [1] Arkivigite je 2016-04-06 per la retarkivo Wayback Machine