Saltu al enhavo

Malpeza metroo de Tunizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malpeza metroo de Tunizo
Citadis 402 en Tunizo
Citadis 402 en Tunizo
rapidtramo
Ĝeneralaj informoj
Loko Tunizo, Tunizio
Transportsistema speco Malpeza metroo
Komenco de trafiko 13-a de oktobro 1985
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 45,2 km
Nombro de linioj 6
Nombro de veturiloj 173
Nombro de stacioj 88
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Posedanto Ministère tunisien du Transport
Transportisto Société des transports de Tunis
vdr
Metroo sur Linio 3

La Malpeza metroo de Tunizo (arabe المترو الخفيف لمدينة تونس, france Métro léger de Tunis) estas speco de publika fervoja transporto establita en la metropola areo de Tunizo ekde 1985.

Ĝi estas Malpeza metroo, meza formo inter metroo kaj tramo, ĉar la vagonaroj veturas tra la urbo sur propra subĉiela ejo kun escepta subtera veturado kiam ili preterpasas gravajn trafikkruciĝojn.

La malpeza metroo estas administrata de "Société des transports de Tunis", ankaŭ konata sub la komerca nomo "Transtu", publika transporta kompanio naskita en 2003 de la kunfandiĝo inter "Société du métro léger de Tunis" (SMLT fondita en 1981) kaj "Société nationale de transports" (SNT fondita en 1963).


Mapo
Linio Itineo Malfermo Lasta plilongigo Longo (km) Stacioj Materialo
Place de Barcelone ↔ Ben Arous 1985 1986 6 11 Siemens
Place de la République ↔ L'Ariana 1989 1989 6.2 12 Siemens
Tunis Marine ↔ Ibn Khaldoun 1990 1992 6.5 13 Siemens
Place de Barcelone ↔ Kheireddine 1990 2009 10 20 Siemens
Place de Barcelone ↔ Intilaka 1992 1992 7.1 14 Citadis
Tunis Marine ↔ El Mourouj 4 2008 2008 9.5 18 Citadis

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]