Manci Herendi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manci Herendi
Manci Herendi ĉirkaŭ 1937
Manci Herendi ĉirkaŭ 1937
Persona informo
Naskonomo Hermann Margit
Naskiĝo 23-an de aprilo 1896 (1896-04-23)
en Aszód
Morto 25-an de junio 1973 (1973-06-25) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Manci Herendi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Herendi Manci estis hungara subreto, operetkantisto (de:Diseuse), fajfisto. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Hermann Margit, ŝia prenita familia nomvarianto estis Herendy.

Manci Hermann[1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1896 en Aszód, ŝi mortis la 25-an de junio 1973 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Manci Herendi devenis el juda familio. Ŝi studis en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi. Ŝi debutis en Népopera en 1916, tamen en 1914 ŝi prezentis sin per sia fajfado en Balatonfüred. Ŝi ricevis la kromnomon "fajfanta primadono", sed ŝi ne apartenis al la teatra vivo, por ŝi restis scenejoj, kabaredoj, amuzejoj. Baldaŭ ŝi eksterlande rolis en Vieno, Berlino, Zuriko kaj Romo. Pro instigo de Franz Schalk li prenis kantlecionojn. En 1931 ŝi hejmenvenis, sed en la jaroj 1933 kaj 1934 ŝi denove turneis eksterlande kune kun propra ĵazorkestro. Hejmenveninta ŝi povis roli nur en juda teatro pro la kontraŭjudaj leĝoj. Ŝi kantis kun sukcesoj ankaŭ operetojn. Post la 2-a mondmilito ŝi ricevis rolojn en malgrandaj scenejoj, lastfoje en 1960. Ŝi edziĝis dufoje, ŝi naskis filon dum la unua geedziĝo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]