Manifesto de Girona pri lingvaj rajtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manifesto de Girona pri lingvaj rajtoj
manifesto
Aŭtoroj
Aŭtoro PEN-centro de Katalunio
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 13-a de majo 2011
vdr

Manifesto de Girona pri Lingvaj Rajtoj estis prezentita la 13-an de majo 2011 fare de la Komitato pri Tradukarto kaj Lingvaj Rajfoj de PEN-Klubo Internacia, PEN Internacia, kiu kunigas verkistojn el la tuta mondo.

La Manifesto de Ĝirono[1] estas resumo de la centraj aksoj en la Universala Deklaracio pri Lingvaj Rajtoj de 1996, al kiu kontribuis ankaŭ Esperanta PEN-Centro[2].

La Manifesto enhavas dek centrajn principojn:

  1. La lingva diverseco estas posedaĵo de la homaro, kiu devas esti valorigata kaj protektigata.
  2. La respekto por ĉiuj lingvoj kaj kulturoj estas fundamenta en la procezo konstrui kaj konservi dialogon kaj pacon en la mondo.
  3. Ĉiu individuo lernas paroli en la sino de sia komunumo, kiu donas al ĝi vivon, lingvon, kulturon kaj identecon.
  4. La diversaj lingvoj kaj la diversaj parolformoj ne estas nur komunikiloj; ili estas ankaŭ socia medio en kiu homoj kreskas kaj kulturoj konstruiĝas.
  5. Ĉiu lingvokomunumo rajtas uzi sian lingvon kiel oficialan lingvon sur sia teritorio.
  6. La lerneja instruado devas kontribui al la prestiĝigo de la lingvo parolata de la lingvokomunumo en ties teritorio.
  7. Estas dezirinda celo, ke civitanoj havu ĝeneralan scion de diversaj lingvoj, pro tio ke ĝi antaŭenigas empation, intelektan malfermemon kaj kontribuas al pli profunda scio de la propra lingvo.
  8. La tradukado de tekstoj –precipe de la grandaj verkoj el la diversaj kulturoj– reprezentas gravegan elementon en la necesa procezo de pli granda kompreno kaj respekto inter homoj.
  9. La amaskomunikiloj estas privilegiitaj laŭtparoliloj por la lingva diverseco kaj por kompetente kaj rigore altigi la prestiĝon de lingvoj.
  10. La rajto al la uzo kaj protekto de la propra lingvo devas esti agnoskata de la Unuiĝintaj Nacioj kiel unu de la fundamentaj homaj rajtoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (multlingva) Manifesto de Girona Arkivigite je 2020-04-09 per la retarkivo Wayback Machine, PEN-klubo Internacia.
  2. Manifesto de Girona, nova lingvorajta iniciato, HeKo n-ro 486 7-B, la 26-an de junio 2011